Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio

Nokta preĝo

malgranda formo de la Kompletorio


Stato: 2020-10-13
Salcburgo nokte • fotis: Taxiarchos228 • rekte el Wikimedia Commons • CC-Licenco: 0



MALFERMO DE LA NOKTA PREĜO


Dio, atentu helpi min.
     Rapidu subteni min.

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
     kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
     kaj en eterno. Amen.

PRIPENSADO


Tie ĉi estas okazo, ke oni per mallonga silenta pripenso rigardas
al la pasinta tago kaj petas pri pardono pro ĉiuj neglektoj kaj eraroj.

Oni povas ekzemple preĝi:

Sinjoro Jesuo Kristo, kompatu min.

PSALMO 134: NOKTA LAŬDO EN LA TEMPLO


Nun benu la Eternulon, *
     ĉiuj sklavoj de la Eternulo,
kiuj en la noktoj *
     staras en la domo de la Eternulo.
Levu la manojn al la sanktejo, *
     kaj benu la Eternulon.
El Cion benu vin la Eternulo, *
     la Kreinto de la ĉielo kaj la tero.

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
     kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
     kaj en eterno. Amen.

PREĜO AL PSALMO 134


Sankta Dio, ni gloras Vin dum la tago kaj en la nokta silento.
Akceptu nian laŭdon, kaj benu nin. Amen.

LEGAĴO EL LA APOKALIPSO (Ap 22,4-5)


Ili vidos Lian vizaĝon;
kaj Lia nomo estos sur ilia frunto.
Kaj nokto ne plu ekzistos;
kaj ili ne bezonas lumon de lampo, nek lumon de suno;
ĉar Dio, la Sinjoro, lumos al ili;
kaj ili reĝos por ĉiam kaj eterne.

LAŬDKANTO DE SIMEON – NUNC DIMITTIS (Luk 2,29-32)


Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton, *
     laŭ Via vorto, en paco,
ĉar miaj okuloj vidis Vian savon, *
     kiun Vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj,
lumon por malkaŝo al la gentoj, *
     kaj gloron de Via popolo Izrael.

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
     kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
     kaj en eterno. Amen.

PREĜO


sabate:


Dio,
restu ĉe ni en tiu ĉi nokto.
Kaj kiam ni leviĝos matene,
ni memoru kun ĝojo la resurekton de Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi nun kaj eterne. Amen.

dimanĉe:


Ĉiopova Dio,
ni celebris hodiaŭ la misteron de la resurekto de nia Sinjoro.
Vespere ni vokas al Vi:
ŝirmu nin en tiu ĉi nokto kontraŭ ĉia malbono.
Faru, ke ni ripozu en Via paco
kaj ke ni komencu la morgaŭan tagon per Via laŭdo.
Tion ni petas per Jesuo Kristo, nia Sinjoro. Amen.

lunde:


Dio, donu al ni trankvilan nokton kaj ripozigan dormon.
Kaj tion, kion ni semis hodiaŭ per vortoj kaj agoj,
Vi enradikigu kaj kreskigu;
kaj Vi maturigu ĝin por la eterna rikolto.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.

marde:


Afabla Patro,
Vi estu nia lumigilo en la nokta mallumo.
Donu ke ni dormu en paco,
por ke morgaŭ ni ĝoje leviĝu en Via nomo.
Tion ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.

merkrede:


Sinjoro Jesuo Kristo,
Vi estas afabla kaj kore humila.
La jugo, kiun Vi metas sur Viajn sekvantojn, ne estas prema,
kaj Via ŝarĝo estas malpeza.
Favore akceptu, kion ni planis hodiaŭ kaj kion ni plenumis.
Renovigu nin per la nokta trankvilo,
kaj igu nin morgaŭ pli fervoraj en Via servo.
Kiu vivas kaj regas eterne. Amen.

ĵaŭde:


Dio,
sendu al ni en tiu ĉi nokto trankvilan dormon,
por ke post la penoj de la tago ni refreŝiĝu,
kaj morgaŭ servu al Vi per nova forto.
Tion ni petas per Jesuo Kristo, nia Sinjoro. Amen.

vendrede:


Ĉiopova Dio,
Via sole-naskita Filo descendis en la nokton de la morto, kaj resurektis.
Donu, ke ni restu dum ĉiuj tagoj ligitaj al Li per la fido,
por ke ni reviviĝu kun Li al nova vivo.
Tion ni petas per Li, Kristo, nia Sinjoro. Amen.

FERMO DE LA NOKTA PREĜO


Nokton trankvilan kaj finon bonan
donu al ni la ĉiopova Dio,
la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito. Amen.


supren al la komenco de la paĝo