Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio

ADORU - Ekumena Diserva Libro: Kio estas tio?


Stato: 2021-07-20
ADORU estas la ekumena preĝ- kaj kantlibro en Esperanto.
Ĝi superas ĉiujn naciajn kantlibrojn.
En ĝi troviĝas la Diservaj formularoj de la kristanaj eklezioj, ekz. vico da mesoj de la katolika eklezio, precipe preskaŭ 1 000 kantoj.

ADORU estas ekumena. Laŭ ni ekumeno ampleksas riĉaĵojn el ĉiuj kristanaj konfesioj. Ni prezentas ne nur tiajn kantojn kaj preĝojn, kiujn ĉiuj kristanoj jam akceptis. Do ĉiu uzanto povas trovi ion, kion li konas kaj ŝatas. Kaj kiam li vidas multon el aliaj tradicioj, li ne nur estu tolerema, sed li eĉ ĝoju pri novaj horizontoj.

ADORU ne estas nura skrib-tabla produkto, sed frukto de multaj ekumenaj spertoj. Ĝi elproviĝis jam en kvar prov-kajeroj:
– en 1996 por la Taizé-renkontiĝo de Stuttgart, Germanio
– en 1997 por la Dua Eŭropa Ekumena Kunveno en Graz, Aŭstrio
– en 1997 por la jubilea 50a IKUE-Kongreso en Roma/Rimini
– en 2000 por celebri la Sanktan Jaron kadre de la 52a IKUE-kongreso en Rimini, Italio.

En 2001 faris ĝin la presejo de la fama Herder-Verlag, kiu ankaŭ eldonis la oficialan germanan katolikan Diservo-libron Gotteslob. Ĝi estas presita sur plej fajna biblia papero 33g/kvm.

Eldonejo Ponto
ISBN 3-9803793-5-3
1.472 p.
ĉ. 19,80 EUR + sendokostoj

Mendebla ĉe Libroservoj aŭ ĉe Bernhard Eichkorn.


supren al la komenco de la paĝo