Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio

ADORU: La enkondukaj paĝoj


Stato: 2016-11-21

Tiun ĉi libron ni dediĉas al la memoro de
Max Joseph Metzger (1887-1944)
pioniro de ekumeno
martiro de paco kaj unueco en Kristo
esperantisto
kiu skribis
kvaronjaron antaŭ ol la nazioj lin murd-ekzekutis:

«Sinjoro unu!» – Al Li genu-fleksu!
Komune gloru Lin el kor-profund’!
Por kruc’ kaj resurekto vi atestu
al tuta mond’ el sama kredo-fund’!
«Spirito unu!» – «Unu pano sankta
vin nutris.» – garanti’ de Di-favor’.
Sur am-ordono staras UNA SANCTA;
per sango ĝin sigelis la Sinjor’!

C: Celebranto / Celebrantoj
D: Diakono
K: Kunveno
L: Leganto
S: Solisto / Solistoj
X: (χορός) Ĥoro
↑ bibliaj instigoj fare de fratino Theotima Rotthaus

ADORU
EKUMENA DISERVA LIBRO

eldonita de
IKUE kaj KELI
2001

CIP-Titelaufnahme der Deutschen Bibliothek IKUE kaj KELI:
ADORU, Ekumena Diserva Libro
Eldonejo Ponto
Ponto-Verlag, 2001
ISBN 3-9803793-5-3
IKUE = Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista
KELI = Kristana Esperantista Ligo Internacia
Ne estas permesite reprodukti tekstojn aŭ melodiojn, se ili portas la kopi-rajtan signon ©.
Presita sur 33-g-papero kaj bindita
de freiburger graphische betriebe
Freiburg i. Br. (Germanio)

Mendebla ĉe:
Centra Oficejo de IKUE
Via di Porta Fabbrica 15
I-00165 Roma RM, Italio
– ikue@ikue.org –
aŭ:
Libroservo de UEA
Nieuwe Binnenweg 176
NL - 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
– uea@inter.nl.net –

ENHAVO


Salut-Vortoj ekde paĝo 8
Antaŭparolo 12
Enkonduko 13
Mallongigoj 17
Preĝoj ekde numero 001.1
Matena Diservo 006
Tagmeza Diservo 010
Vespera Diservo 015
Litanioj 019.1
Kalvaria Vojo 020
Liturgiaj Modeloj:
Lima-Liturgio 023
Diservoj laŭ Taizé 024
Dia Liturgio de Sankta Krizostomo 034
Rom-katolikaj Mesoj 040
Luterana Diservo kun Sankta Manĝo 086
Reformita Diservo 087
Anglikana Diservo 088
Liturgio de la Horoj:
Matena Laŭdo 090
Meza Horo 092
Vespro 094
Kompletorio 096
Sakramentoj 098
Kantoj
Taga Ciklo:
Mateno 112
Tagmezo 134
Ĉetabla Beno 137.1
Vespero 147
Liturgia Jaro:
Advento 178
Kristnasko 204
Novjaro 254
Epifanio 257
Karesmo 268
Pasiono 284
Sankta Semajno 310
Paska Tempo 314
Ĉieliro 343
Pentekosto – Sankta Spirito 346
Triunuo 365
Eŭkaristio
Sankta Manĝo 378
Jesuo Kristo 393
Kristana Vivo:
Laŭdo, Adoro, Danko 446
Fido kaj Peto 489
Servo kaj Respondeco 533
Atesto kaj Misio 560
Pilgrimo 572
Unueco kaj Paco 588
Naturo kaj Medio 611
Medito 627
Morto kaj Eterna Vivo 642
Komuno de la Sanktuloj:
Eklezio 665
Maria 674
aliaj Sanktuloj 696
Vorto de Dio 704
Hebrea Biblio: Psalmoj 708
Hebrea Biblio: Psalmo-Kantoj 734
Hebrea Biblio: aliaj Kantoj 780
Nova Testamento 790
Liturgiaj Kantoj:
1a serio: Meso de la Mondo → 041-049
2a serio: Korea Meso 810
3a serio: Praga Meso 811
4a serio: Rondkanta Meso 813
5a serio: Germana Meso 814
6a serio: Palatinata Meso 823
7a serio: Meso kun Infanoj 832
8a serio: Ĉeĥa Meso 839
Sankta Manĝo: Liturgiaj Elementoj
Eniro 840
Kyrie-Alvoko 860
Gloro-Himno 869
Antifonoj 879
Haleluja-Aklamoj 880
Kristo-Aklamoj 886
Kredo-Konfeso 887
Ofertoria Kanto 890
Sankta-Himno 891
Tablo-Preĝo 897
Patro Nia 898
Ŝafido de Dio 903
Beno 906
Suplemento:
Diversaj Kantoj 916
Kromaj Tekstoj 923
Eta Flor-Bukedo el Aliaj Religioj 926
Indeksoj:
Fontoj Esperantaj komenciĝas sur paĝo 1382
Fontoj Ne-esperantaj 1383
Verkintoj 1385
Bibliaj Perikopoj 1420
Indekso Ĝenerala 1423

SALUT-VORTO
EL LA EKUMENA KONSILIO DE LA EKLEZIOJ


(originale skribita en la angla)

Esperanto arose as an attempt to increase human communication and mutual understanding. This volume admirably reinforces these purposes. At various meetings and congresses occasion has been taken to celebrate Christian worship either as part of the official proceedings or as an officially recognized adjunct to the programme. Now the appropriate tools are available in Esperanto to make these occasions an even more integrated element in the life of the society.
In ADORU Protestants, Roman Catholics and Orthodox combine to present the riches of their liturgical and worship traditions and resources. The collection contains translations of the principal texts of the different churches and includes a number of services and liturgical materials which have emerged through the liturgical movement and through the work of the World Council of Churches. That work in itself seeks to be an expression of drawing people towards unity while helping them to appreciate the diversity and riches of expression of praise to the glory of God.
This volume is a helpful tool which should facilitate mutual understanding, personal meditation and, as occasion allows, common celebration. The editors are to be highly commended for their enterprise and their work.
May this volume enable the user to appropriate the prayer of St. Hilary of Poitiers:
Almighty God, bestow on us
the meaning of words,
the light of understanding,
nobility of diction
and faith in the truth
and grant that what we believe we may also speak.
Amen.
22. Feb 2001
Rev Dr Alan Falconer
Director
Faith and Order Commission
World Council of Churches

SALUT-VORTO
EL LA EKUMENA KONSILIO DE LA EKLEZIOJ


(tradukita el la angla)

Esperanto naskiĝis kiel provo por plifaciligi homan komunikadon kaj reciprokan komprenon. La nuna volumo admirinde substrekas tiujn celojn. Ĉe multnombraj kunvenoj kaj kongresoj oni uzis la okazon por celebri kristanajn Diservojn, ĉu kiel parton de la oficiala programo ĉu kiel aldonojn al la programo kun oficiala aprobo. Nun la adekvataj iloj ekzistas en Esperanto por fari el tiaj okazoj eĉ pli integran elementon en la vivo de la socio.
En ADORU, protestantoj, katolikoj kaj ortodoksanoj unuiĝas por prezenti la riĉon de siaj tradicioj kaj trezoroj en liturgio kaj Diservo. La kolekto enhavas tradukojn de la ĉefaj tekstoj el la diversaj eklezioj kaj inkluzivas nombron da Diservaj modeloj kaj liturgia materialo kiu estiĝis per la liturgia movado kaj per la laboro de la Ekumena Konsilio de Eklezioj. En si mem tiu laboro klopodas esti esprimo altiri homojn al unueco, samtempe helpante al ili apreci la diversecon kaj la riĉojn en la esprimado de laŭdado por la gloro de Dio.
La nuna volumo estas utila instrumento kiu volas faciligi reciprokan komprenon, personan mediton kaj, kiam prezentas sin okazoj, komunan Diservon. La eldonantoj meritas altan laŭdon pro ilia iniciato kaj ilia laboro.
Ĉi tiu volumo igu la uzanton kapabla alproprigi al si la preĝon de Sankta Hilario el Poitiers:
Ĉiopova Dio, donacu al ni
la signifon de vortoj,
la lumon de kompreno,
la noblecon de bona dir-maniero
kaj fidon al la vero,
kaj donacu ke tion, kion ni kredas,
ni ankaŭ povu diri.
Amen.
La 22an de februaro 2001
Pastro D-ro Alan Falconer
Direktoro de la departamento
«Komisiono pri Kredo kaj Eklezia Ordo»
Ekumena Konsilio de Eklezioj

SALUT-VORTO
EL LA ROM-KATOLIKA EKLEZIO


(originale skribita en Esperanto)

Jesuo kaj Liaj disĉiploj kantis psalmojn kaj himnojn en la templo, en la sinagogoj kaj okaze de siaj kunvenoj (Mat 26,30). Tion pli evoluigis la frua kristanaro (Ago 16,25; 1 Kor 14,26; Efe 5,19; Kol 3,16). Diversaj liturgiaj himnoj (Efe 1,3-14; Flp 2,6-11; Kol 1,15-20; 1 Tim 3,16; Apo 11,15-18; Apo 15,3-4) eniris la Novan Testamenton.
La kristanaj esperantistoj jam en 1912 publikigis la Novan Testamenton, al kiu en 1926 aldoniĝis la Hebrea Biblio, tradukita de L. L. Zamenhof mem. Por kanti en Diservoj oni verkis en Esperanto multajn himnarojn kun tradukoj de naciaj kantoj kaj eĉ kun originale verkitaj himnoj.
Plej grava kolekto de preĝoj kaj bibliaj tekstoj ĉe katolikaj esperantistoj estas la Meslibro kun la biblia aldono Legaĵaro, oficiale agnoskitaj tekstoj por katolikaj sanktaj mesoj.
Papo Johano Paŭlo la Dua mem diris je la 27a de januaro 2001 okaze de la Internacia Kongreso por la Eklezia Muziko, ke estas nia ekumena tasko «unuigi niajn muzikajn trezorojn» (Osservatore Romano 28.1.2001). Mi ĝojas, ke tio okazas en ĉi tiu unika libro ADORU helpe de la internacia lingvo. Per ĝi la Diservoj de la esperantistoj povas riĉiĝi per la preĝaj kaj kantaj trezoroj de diversaj kristanaj konfesioj kaj de multaj popoloj.
Mi salutas ĉiujn uzantojn de ADORU kaj deziras al la libro bonan sukceson: ke ĝi servu al la adoro de la Tri-Unu Dio en la ĝojo de la Resurekto.
Je Pasko 2001
+ Jakubinyi György
Ĉefepiskopo de Alba Iulia, Rumanio
Sigelo:
GEORGIUS JAKUBINYI
ARCHIEPISCOPUS ALBAE IULIENSIS

SALUT-VORTO
EL LA ROM-KATOLIKA EKLEZIO


(tradukita el Esperanto en la germanan)

Jesus und seine Jünger sangen Psalmen und Lobgesänge im Tempel, in den Synagogen und bei ihren Versammlungen (Mt 26,30). Dies hat die junge Christenheit weiterentwickelt (Apg 16,25; 1 Kor 14,26; Eph 5,19; Kol 3,16). Verschiedene liturgische Lobgesänge (Eph 1,3-14; Phil 2,6-11; Kol 1,15-20; 1 Tim 3,16; Offb 11,15-18, Offb 15,3-4) fanden Aufnahme ins Neue Testament.
Die christlichen Esperantisten haben schon 1912 das Neue Testament auf Esperanto veröffentlicht, dem sich 1926 die Hebräische Bibel, von L. L. Zamenhof selbst übersetzt, anschloss. Um bei Gottesdiensten singen zu können, hat man auf Esperanto zahlreiche Liedersammlungen erarbeitet, mit Übersetzungen muttersprachlicher Gesänge, aber auch mit original in Esperanto entstandenen Liedern.
Eine ungemein wichtige Sammlung von Gebeten und Bibeltexten bei den katholischen Esperantisten ist das Messbuch mit dem biblischen Lektionar, amtlich anerkannte Texte für katholische Messfeiern.
Papst Johannes Paul II. selbst sagte am 27. Januar 2001 anlässlich des Internationalen Kongresses für Kirchenmusik, es sei unsere ökumenische Aufgabe, «unsere musikalischen Schätze zu vereinen» (Osservatore Romano 28.1.2001). Ich freue mich, dass dies in diesem einzigartigen Buch ADORU mit Hilfe der internationalen Sprache verwirklicht wird. So können die Gottesdienste der Esperantisten reich ausgestaltet werden durch den Gebets- und Liedschatz verschiedener Konfessionen und vieler Völker.
Ich grüsse alle Benutzer von ADORU und wünsche dem Buch guten Erfolg: es diene der Anbetung des Dreieinigen Gottes, in der Freude der Auferstehung.
Ostern 2001
+Jakubinyi György
Erzbischof von Alba Iulia, Rumänien

ANTAŬPAROLO


ADORU, la titolo de nia libro, havas rilaton al Adoru Kantante, la ĝis nun plej internacia kaj lingve plej matura himnaro esperanta, eldonita de KELI. ADORU estas nov-eldono de Adoru Kantante kun ties suplemento Tero kaj Ĉielo Kantu. Tamen, Adoru Kantante konservas sian valoron, ĉefe pro la plurvoĉeco de siaj kantoj, dum ADORU principe prezentas nur unuvoĉajn melodiojn.

La plej multnombre eldonita preĝ- kaj kant-libro en katolikaj rondoj, precipe en Pollando, estas Ni vivu laŭeble plej bele.

Surbaze de tiuj kaj aliaj verkoj IKUE kaj KELI nun prezentas ĉi tiun ekumenan preĝ- kaj kant-libron ADORU. Verkis ĝin Ekumena Komisiono de IKUE kaj KELI en la jaroj 1996 ĝis 2001.

ADORU estas ekumena. Laŭ ni ekumeno ampleksas riĉaĵojn el ĉiuj kristanaj konfesioj. Ni prezentas ne nur tiajn kantojn kaj preĝojn, kiujn ĉiuj kristanoj jam akceptis. Do ĉiu uzanto povas trovi ion, kion li konas kaj ŝatas. Kaj kiam li vidas multon el aliaj tradicioj, li ne nur estu tolerema, sed li eĉ ĝoju pri novaj horizontoj.

ADORU ne estas nura skrib-tabla produkto, sed frukto de multaj ekumenaj spertoj. Ĝi elproviĝis jam en kvar prov-kajeroj: en 1996 por la Taizé-renkontiĝo de Stuttgart, Germanio; en 1997 por la Dua Eŭropa Ekumena Kunveno en Graz, Aŭstrio; sam-jare por la jubilea 50a IKUE-Kongreso en Roma/Rimini, kaj en 2000 por celebri la Sanktan Jaron kadre de la 52a IKUE-kongreso en Rimini, Italio.

En la Ekumena Komisiono ni divers-maniere kunlaboris: Ni nomu unue la antaŭlaboron de pastoro Adolf Burkhardt en Adoru Kantante. Li kaj poluris multajn tradukojn kaj mem multe kontribuis per tradukoj kaj per originalaj kant-poemoj. Pastro Albrecht Kronenberger ne nur majstris en kantoj kaj poemoj, sed sur lia komputilo kunfluis la tuta materialo. Dum lia laboro estiĝis elektronika kant-kolekto HARP’, t. e. ĉiuj kolektitaj Himnoj, Antifonoj, Rondkantoj kaj Psalmoj, ankaŭ se ili ne eniris nian libron ADORU, do verŝajne la plej granda kolekto de religiaj Esperanto-kantoj. Pastro Bernhard Eichkorn precipe faris la administrajn laborojn kaj kunordigis ĉion. Pastro Józef Zielonka disponigis la materialon de sia libro. Ernst Leuze, eklezia muzik-direktoro, prilaboris kaj kompletigis la gitarajn harmoniojn. Krome kunlaboris fratino Theotima Rotthaus OSB, patro Hatto von Hatzfeld SDB, patro Willibald Kuhnigk OSB kaj stud-direktoro Helmut Rössler. Ni dankas ĉiujn, kiuj en kiu ajn formo kontribuis.

Ni dankas ankaŭ tiujn, kiuj donacis monon. Tiel ni povis eldoni la libron, kaj ni povis aĉeti multajn rajtojn publikigi tiujn kantojn, kiuj estas propraĵoj de aŭtoroj aŭ rajtigitoj. Ni klopodis ricevi ĉiujn permesojn pri la tekstoj kaj melodioj. Ne ĉiam ni sukcesis. Ni danke akceptas indikojn por ripari eventualan mankon.

Kelkaj eldonejoj kaj aŭtoroj permesis al ni, senkoste transpreni la kantojn. Kun granda ĝojo ni menciis tion je la fino de la fonto-indiko per la vortoj «kun afabla permeso».

La Ekumena Komisiono
de IKUE kaj KELI

ENKONDUKO


Ni klopodis fari libron vere internacian kaj vere ekumenan. Verŝajne venontaj generacioj faros tion pli bone. Tamen, laŭ nia scio, neniam antaŭe aperis libro, kiu ne nur entenas la juvelojn el multaj lingvoj kaj kulturoj, sed prezentas liturgiojn (t. e. pli-malpli oficialajn Diservojn) el diversaj kristanaj konfesioj – ne kiel stud-materialon, sed por uzado en viglaj komunumoj. ADORU jam en si mem estas ekumena evento.

Jen kelkaj rimarkoj por vi, kiu volas uzi la libron:

Unuan superrigardon donas la enhav-tabelo. Helpos al vi ankaŭ la kapo-linioj, supre sur ĉiu paĝo: la maldekstraj montras la ĝeneralan titolon, la dekstraj la pli detalan.La alfabeta indekso, sur la lastaj paĝoj de la libro, prezentas la komencajn vortojn de ĉiuj kantoj, rondkantoj kaj antifonoj, kaj de kelkaj aliaj eroj. Esperanto kaj la originaj lingvoj troviĝas laŭ la sama alfabeto. Ni indikas ĉiam la numeron, ne la paĝon. Ni intence en la kapo-linio presis la paĝo-ciferojn ekstreme malgrandaj, por ke la daŭra demando «ĉu paĝo aŭ numero?» fine ĉesu. – Bonvolu atenti ankaŭ la specialajn indeksojn.

La kantojn ni ordigis laŭ rubrikoj. La enordigo estas relative arbitra. Ĉiuj bibliaj kantoj povus stari same bone en la temaj rubrikoj fido, pilgrimo k.t.p.; preskaŭ ĉiu kanto pri la sankta Triunuo en la rubriko adoro – laŭdo – danko.

Ene de la unuopaj rubrikoj la ordo plejparte rezultis el la disponebla spaco. Ni klopodis atingi, ke ĉiu kanto sin prezentu klare kaj facile legebla, kaj ke vi ne devu retro-foliumi dum la kantado. Aliflanke ni ne volis malŝpari spacon.

Preskaŭ ĉiu muzikaĵo portas dekstre supre malgrandan kontrol-numeron konsistantan el unu majuskla litero kaj unu ĝis tri ciferoj (ekzemple K455). Ĝi estis necesa dum la prepara laboro kaj povas resti utila por plibonigi eventualajn erarojn. Alian signifon por vi ĝi ne havas.

Maldekstre sub la kleo, preskaŭ ĉiu antifono portas ciferon kaj malgrandan literon. Ili indikas taŭgan (ne devigan!) psalmo-tonalon kun ĝia recitad-tono. La modelojn vi trovas sub numero 708.

Por la psalmodio ni elektis ĉefe la latinajn modelojn (latinaj ciferoj: I ĝis X), sed vi trovas ankaŭ melodiojn el aliaj tradicioj, ekzemple el la strasburga Louange à Dieu, el la franca Psaumes pour les dimanches et les fêtes, el la ĉeĥa Kancionál kaj el la pola Śpiewnik Koscielny. Tiuj ne-latinaj modeloj portas la siglojn P1 ĝis P18.

Ni volis malfermi la trezoron de la psalmoj kiel eble plej vaste. Pro tio ni skribis preskaŭ ĉiam la tutan psalmon kun antifono kaj kun la streketoj por la psalmodio, eĉ se en la koncerna Diservo oni ne kantas ĝin, sed nur parolas, aŭ ĉantas nur kelkajn versojn.

Laŭ angla tradicio multaj kantoj havas melodi-nomojn, per kiuj oni povas facile interkompreniĝi, se oni elektas laŭ propra kutimo alian melodion ol la presitan, aŭ kiam oni vidas tekstojn sen notoj; ĉar por ŝpari spacon ni evitis ripeti la melodiojn. Helpe de la melodi-nomoj, kiuj estas indikitaj enkrampe super la teksto-bloko, vi certe trovos taŭgan melodion. Aŭ vi simple sekvu la sagon →. Ĝi montras la numeron en ADORU.

Multaj kantoj havas akord-literojn. Ili ne nur ebligas gitaran akompanadon, ili povas esti utilaj ankaŭ por aliaj muzikiloj. Ni elektis la internacian skrib-manieron. Pro tio vi eble devas ali-kutimiĝi: La franca do-re-mi … estas ĉe ni C-D-E …, la germana H estas B, el la germana B fariĝis Bb.
Jen la signifo de la aldonitaj signoj:
mMinora akordo; ekzemple: Cm = c-eb-g,
sed povas okazi, ke minoraj akordoj estas simple indikitaj per minuskloj
7Oni aldonu la malgrandan septimon;
ekzemple: C7 = c-e-g-bb; Cm7 = c7 = c-eb-g-bb
Maj7Oni aldonu la grandan septimon;
ekzemple: CMaj7 = c-e-g-b
6Oni aldonu la sekston; ekzemple: C6 = C-e-g-a
4 = susOni ludu la kvarton anstataŭ la tercio;
ekzemple: C4 = Csus = c-f-g
sus4Oni ludu la kvarton anstataŭ la tercio kiel supre;
super la sekva noto kutime aperas: – 3 aŭ simple la cifero 3;
per tio la akordo estas reduktata al la baza akordo;
ekzemple: Csus4 – 3 = c-f-g kaj poste c-e-g
(omit…)Oni ne ludu la indikitan tonon;
ekzemple: C(omit3) = c-g
(add…)Oni aldonu la indikitan tonon;
ekzemple: C(add2)= c-d-e-g
dimOni plimalaltigu la kvinton je duona tono;
ekzemple: Cdim = c-eb-gb
+Oni plialtigu la kvinton je duona tono;
ekzemple: C+ = c-e-g#
/…La litero post la oblikva streko indikas basan tonon ne identan kun la baza tono de la akordo; ekzemple: C/G = G-(c)-e-g [Gravas ĉefe por klavaraj kaj basaj instrumentoj.]
basOni ludu nur la bazan tonon de la akordo; ekzemple: Cbas = c
N.C.[angle: No Chord] Sen akompano.

Kelkaj rimarkoj pri la ortografio en ADORU:

Majuskle komenciĝas: «Dio», ankaŭ en kunmetaĵoj, se temas pri Dio mem, ne pri iuj dioj; pronomoj, kiuj rilatas Lin; land-nomoj, se temas pri la lando mem, sed ne ĝiaj derivaĵoj (Koreio, sed: korea); preskaŭ ĉiu vorto en titoloj; sed ne la unua litero de ĉiu poem-linio.

Bibliaj nomoj povas aperi en tri formoj, ekzemple: Jesuo, Jesu’, Jesu, depende de la akcento (Jesúo, Jesú, Jésu).

Ĉefe pro la kantado ni dividis la vortojn kutime ne laŭ radikoj, sed laŭ parol-unuoj. Kunmetitajn vortojn en kurantaj tekstoj ni ofte dividis per streketo por pli rapida ekkon-ebleco.

Ni deziras al vi, ke vi, private kaj en komunumoj, hejme kaj dum renkontiĝoj, kun ĝojo esploru kaj uzu vian novan ADORU – al via feliĉigo kaj al la gloro de Dio.

Kloster Kirchberg, la 25an de februaro 2001
Adolf Burkhardt
Bernhard Eichkorn
Albrecht Kronenberger

Peto:
Certe vi trovos erarojn, verŝajne vi havos instigojn, eble vi povos liveri novajn preĝojn aŭ kantojn. Bonvolu sendi ĉion, ankaŭ post jaroj, al la aktuala adreso, kiu de tempo al tempo estos publikigita kaj en Espero Katolika de IKUE kaj en Dia Regno de KELI.
Bonvolu viziti ankaŭ la hejm-paĝon en la reto:
www.ikue.org
Ni jam antaŭe dankas al vi.

MALLONGIGOJ DE LA BIBLIAJ LIBROJ


HEBREA BIBLIO


GenGenezo
EliEliro
LevLevidoj
NomNombroj
ReaReadmono
JosJosuo
JuĝJuĝistoj
RutRut
SamSamuel
ReĝReĝoj
KroKroniko
EzrEzra
NeĥNeĥemja
TobTobit
JutJudit
EstEster
MakMakabeoj
IjoIjob
PsaPsalmoj
SenSentencoj (Proverboj)
KohKohelet (Predikanto)
KanAlta Kanto
SaĝSaĝeco
SirSiraĥido
JesJesaja
JerJeremia
BarBaruĥ
LejLetero de Jeremia (Bar 6)
LamLamentado (Plorkanto)
JeĥJeĥezkel
DanDaniel
HoŝHoŝea
JoeJoel
AmoAmos
ObaObadja
JonJona
MiĥMiĥa
NaĥNaĥum
ĤabĤabakuk
CefCefanja
ĤagĤagaj
ZeĥZeĥarja
MalMalaĥi

NOVA TESTAMENTO


MatMateo
MarMarko
LukLuko
JohJohano
AgoAgoj de la Apostoloj
RomRomanoj
KorKorintanoj
GalGalatoj
EfeEfezanoj
FlpFilipianoj
KolKoloseanoj
TesTesalonikanoj
TimTimoteo
TitTito
FlmFilemon
HebHebreoj
JakJakobo
PetPetro
JohJohano
JudJudas
ApoApokalipso de Johano


MALLONGIGOJ



C: Celebranto/Celebrantoj
D: Diakono
K: Kunveno
L: Leganto
S: Solisto/Solistoj
X: (χορός) Ĥoro
ĉ.ĉirkaŭ
Eesperanta teksto
jc.jarcento
kp.komparu
Mmelodio
n.numero
p.paĝo
Tteksto
vidu!
*jaro de la naskiĝo
jaro de la morto
*post fonto-indiko: iomete prilaborita


ESPERANTAJ FONTOJ:


Bibliografiajn indikojn → p. 1382

AKAdoru Kantante
CHCent Himnoj
EHEsperanta Himnaro
EKEvangelia Kantaro
EKAAldono al Evangelia Kantaro
EKEEvangelia Kantaro Eklezia
HEHimnaro Esperanta
KKPKELI-Kantaro
LSNLaŭdkanto al Sinjora Nom’
NVNi vivu laŭeble plej bele
TKTero kaj Ĉielo Kantu

Nombroj post tiuj ĉi mallongigoj indikas la numerojn.

NE-ESPERANTAJ FONTOJ:


Bibliografiajn indikojn → p. 1383

CGColours of Grace (internacia)
CNChants notés de l’assemblée (franca)
CPCongregational Praise (angla)
EBLEnsemble (franca)
EGEvangelisches Gesangbuch (germana)
EMGesangbuch der Evangelisch-methodistischen Kirche (germana)
GLGotteslob (germana)
GvLGezangen voor Liturgie (nederlanda)
HAMHymns Ancient & Modern (angla)
HONHymns Old & New (angla)
KGKatholisches Gesangbuch (svisa)
KS가톨릭 성가, gatollíg seong-gá, Katolik Songa (korea)
LBWLutheran Book of Worship (usona)
LDLouange à Dieu (franca)
LHZum Lobe seiner Herrlichkeit (germana)
LvKLiedboek voor de Kerken (nederlanda)
NAKGesangbuch der Neuapostolischen Kirche (germana)
nGLGotteslob 2013 (germana)
NSBNorsk Salme Bok (norvega)
PDFPsaumes pour les Dimanches et les Fêtes (franca)
RGGesangbuch der evangelisch-reformierten Kirchen der deutschsprachigen Schweiz (svisa)
SPBDen Svenska Psalm Boken (sveda)
ŚKŚpiewnik Kościelny (pola)
VHThe Veritas Hymnal (irlanda)
VKVirsikirja (finna)
ZHZpěvník církve československé husitské (ĉeĥa, slovaka)
ZJZingt Jubilate (belga)



supren al la komenco de la paĝo