Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio

TERO KAJ ĈIELO KANTU


Stato: 2023-12-11

Temas pri kolekto de kristanaj kantoj, eldonita de Adolf Burkhardt inter 1974 kaj 1990 en dek kajeretoj. Ili estas reeldonitaj inter 1995 kaj 1998 de Bernhard Eichkorn en tri kajeroj, kies tria estas pliampleksigita per Dek Novaj Kantoj kaj suplemento, same de Adolf Burkhardt.

En la dua kaj tria kajero oni adiciis 300 al la originaj kantonumeroj, por ke oni povu pli facile uzi la kajerojn kune kun la KELI-himnaro Adoru Kantante, kiu havas malpli ol 300 numerojn.

Multaj kantoj poste eniris la Ekumenan Diservan Libron ADORU.



Ĉi tie ni dokumentas la 3-kajeran reeldonon. La skanadon prizorgis Siegfried Krüger.

Adolf Burkhardt: Tero kaj Ĉielo Kantu, 1995
Partoj I, II, III
numeroj 1 - 44, 16,5 MB
Adolf Burkhardt: Tero kaj Ĉielo Kantu, 1996
Partoj IV, V, VI, VII
numeroj 345 - 408, 11,5 MB
Adolf Burkhardt: Tero kaj Ĉielo Kantu, 1997
Partoj VIII, IX, X + Dek Novaj Kantoj + Suplemento
numeroj 409 - 482, 5,6 MB




Ni ĝojus, se iu trovus bonajn ekzemplerojn de la dek originaj kajeretoj kaj tempon por skani ankaŭ ilin. Bonvolu ekkontaktiĝi kun ni!





supren al la komenco de la paĝo