Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

HORO DE LA LEGAĴOJ


Breviero > Ordinaraj Partoj > Horo de la Legaĵoj
Stato: 2020-02-07


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)


HIMNO


kutime finiĝanta per Amen.

La himnon, se ĝi ne estas propra, oni prenu
– en la du Festocikloj el ties Konstantaj Partoj,
– en Festoj de la Sanktuloj el la Komununaj Tekstoj,
– en la Ordinara Tempo el la Kvar-semajna Psalmaro.
En nedeviga Memoro de Sanktulo oni prenu la himnon aŭ de la sanktulo aŭ de la koncerna semajna tago.


PSALMODIO


konsistanta el tri psalmoj kun iliaj antifonoj.

Ĉiu psalmo finiĝas per:


Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

La psalmojn, se ili ne estas propraj, oni prenu
– en la du Festocikloj el ties Kvar-semajna Psalmaro,
– en la Ordinara Tempo el ties Kvar-semajna Psalmaro,
– en Festoj de la Sanktuloj el la Komununaj Tekstoj.
En nedeviga Memoro de Sanktulo oni prenu la psalmojn de la koncerna semajna tago.


VERSIKLO


Per ĝi la preĝado estas turnata de ĉantado de psalmoj al aŭskultado de la vorto de Dio.
La versiklon oni trovas
– en la Ordinara Tempo en la Kvar-semajna Psalmaro post la psalmoj,
– alie rekte antaŭ la unua legaĵo.


VORTO DE DIO


konsistanta el
– la Unua (biblia) Legaĵo kun ĝia Responsorio,
– la Dua Legaĵo kun ĝia Responsorio.
Ambaŭ estas propraj por ĉiu tago aŭ troveblaj en la Komunaj Tekstoj.


LA GRANDA DOKSOLOGIO (Te Deum)


Oni ĝin kantas
– en ĉiuj Dimanĉoj, escepte de Karesmo,
– en la tuta Kristnaska Oktavo kaj Paska Oktavo,
– en ĉiuj Solenoj kaj Festoj.


Vin, Dio, ni laŭdas. Vin ni konfesas Sinjoro.
Vin, la Patron eternan, adoras la tuta tero.

Al Vi ĉiuj Anĝeloj,
al Vi Ĉieloj kaj universaj Potencoj,
al Vi Keruboj kaj Serafoj
per voĉo senĉesa proklamas:

Sankta, sankta, sankta
Sinjoro, Dio de Legiaroj.
Plenas ĉieloj kaj tero de l' majesto de Via gloro.

Vin la glora ĥoro de l' apostoloj,
Vin de l' profetoj laŭdinda aro,
Vin laŭdas de l' martiroj brilanta armeo.
Vin tra la tuta ter-globo
konfesas la sankta eklezio:

Vin, la Patron de senfina majesto,
adorindan Vian veran kaj unikan Filon,
kaj la Sanktan Parakleton Spiriton.
Vi reĝo de l' gloro, Kristo.
Vi de l' Patro estas la Filo eterna.
Prenonte sur Vin, liberigi la homon,
Vi humile elektis la sinon de l' Virgulino.
Vi, venkinte la sagon de l' morto,
malfermis al la kredantoj la regnon ĉielan.
Vi dekstre de Dio sidas en la gloro de l' Patro.
Kiel juĝisto laŭ-krede Vi venos.

Vin ni petas do: helpu al Viaj servantoj,
kiujn Vi savis per sango valorega;
ke estu ni kun Viaj sanktuloj
en eterna glor' nombrataj.

(Sanigu Vian popolon, Sinjoro,
kaj benu bonvole heredon Vian.
Kaj regu ilin, kaj edifu ilin ĝis en eterneco.

Tagon post tago ni Vin gloradas.
Kaj ni laŭdas Vian nomon por-eterne
kaj de jarcentoj al jarcentoj.

Bonvolu, Sinjoro,
en tiu ĉi tago sen iu peko nin gardi.
Kompatu nin, Sinjoro, volu nin kompati.
Venu mizerikordo Via, Sinjoro, super ni,
samkiel ni en Vi esperis.
En Vi, Sinjoro, mi esperis: ne pereos mi eterne.)

latina T: 4a jc. / ĉ. 690 • E: Helmut Rössler 1997 • 2001 en ADORU 447

PREĜO


kutime enkondukita per Ni preĝu. kaj finiĝanta per:
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi
en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.



supren al la komenco de la paĝo