Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: I. Korintanoj


<<    Ĉapitro: 13    >>



    2 Kaj se mi posedus la profetpovon,
    kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉian scion;
    kaj se mi havus ĉian fidon,
    tiel ke mi povus formovi montojn,
    sed ne havus amon,
    mi estus nenio.
    3 Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn,
    kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo,
    sed ne havus amon,
    per tio mi neniom profitus. –
    
    4 Amo longe suferas,
    kaj bonfaras;
    amo ne envias;
    amo ne fanfaronas,
    ne ŝveligas sin,
    5 ne kondutas maldece,
    ne celas por si mem,
    ne koleriĝas,
    ne pripensas malbonon,
    6 ne ĝojas pri maljusteco,
    sed kunĝojas kun vereco;
    7 ĉion toleras,
    ĉion kredas,
    ĉion esperas,
    ĉion eltenas. –
    
    8 Amo neniam pereas;
    sed, ĉu estas profetadoj, ili neniiĝos;
    ĉu lingvoj, ili ĉesiĝos;
    ĉu estas scio, ĝi neniiĝos.
    9 Ĉar ni scias laŭparte,
    kaj ni profetadas laŭparte;
    10 sed kiam venos perfektaĵo,
    tiam neniiĝos tio, kio estas laŭparta.
    11 Kiam mi estis infano,
    kiel infano mi parolis,
    kiel infano mi sentis,
    kiel infano mi pensis;
    nun fariĝinte plenaĝulo,
    mi jam forigis la infanaĵojn.
    12 Ĉar nun ni vidas per spegulo, malhele;
    sed tiam okulon ĉe okulo;
    nun mi konas laŭparte;
    sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaŭ mi estas konita. –
    
    13 Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri;
    kaj la plej granda el ili estas amo.


<<    Ĉapitro: 13    >>



supren al la komenco de la paĝo