Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: I. Reĝoj


<<    Ĉapitro: 4    >>


1 Kaj la reĝo Salomono estis reĝo super la tuta Izrael. 2 Kaj jen estas la estroj, kiuj estis ĉe li: Azarja, filo de Cadok, pastro; 3 Eliĥoref kaj Aĥija, filoj de Ŝiŝa, skribistoj; Jehoŝafat, filo de Aĥilud, kronikisto; 4 kaj Benaja, filo de Jehojada, super la militistaro; [kaj Cadok kaj Ebjatar, pastroj;] 5 kaj Azarja, filo de Natan, super la administrantoj; kaj Zabud, filo de Natan, pastro, amiko de la reĝo; 6 kaj Aĥiŝar super la palaco; kaj Adoniram, filo de Abda, super la impostoj. 7 Kaj Salomono havis dek du administrantojn super la tuta Izrael, kaj ili liveradis provizaĵojn al la reĝo kaj al lia domo; unu monaton en jaro ĉiu el ili devis liveri provizaĵojn. 8 Kaj jen estas iliaj nomoj: Ben-Ĥur, sur la monto de Efraim; 9 Ben-Deker, en Makac kaj Ŝaalbim kaj Bet-Ŝemeŝ kaj Elon-Bet-Ĥanan; 10 Ben-Ĥesed, en Arubot; al li apartenis Soĥo kaj la tuta regiono Ĥefer; 11 Ben-Abinadab, super la tuta regiono Dor; Tafat, filino de Salomono, estis lia edzino; 12 Baana, filo de Aĥilud, en Taanaĥ kaj Megido kaj super la tuta Bet-Ŝean, kiu estas apud Cartan, malsupre de Jizreel, de Bet-Ŝean ĝis Abel-Meĥola, ĝis trans Jokmeam; 13 Ben-Geber, en Ramot en Gilead; al li apartenis la Vilaĝoj de Jair, filo de Manase, kiuj estis en Gilead; al li apartenis la distrikto Argob, kiu estis en Baŝan, sesdek grandaj urboj kun muregoj kaj kupraj rigliloj; 14 Aĥinadab, filo de Ido, en Maĥanaim; 15 Aĥimaac, en la regiono de Naftali; ankaŭ li prenis Basmaton, filinon de Salomono, kiel edzinon; 16 Baana, filo de Ĥuŝaj, en la regiono de Aŝer kaj en Alot; 17 Jehoŝafat, filo de Paruaĥ, en la regiono de Isaĥar; 18 Ŝimei, filo de Ela, en la regiono de Benjamen; 19 Geber, filo de Uri, en la regiono Gilead, en la lando de Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kaj de Og, reĝo de Baŝan. Unu administranto estis en tiu tuta lando. 20 Jehuda kaj Izrael estis grandnombraj kiel la sablo ĉe la maro; ili manĝis kaj trinkis kaj estis gajaj.

<<    Ĉapitro: 4    >>



supren al la komenco de la paĝo