Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Daniel


<<    Ĉapitro: 13    >>


1 Vivis en Babel viro nomata Joaĥim. 2 Lia edzino estis Susana, filino de Ĥelkija; ŝi estis tre bela kaj timis antaŭ la Sinjoro. 3 Ĉar ŝiaj gepatroj estis justuloj, ili edukis sian filinon laŭ la leĝo de Moseo. 4 Joaĥim estis tre riĉa, kaj li posedis ĝardenon, kiu situis apud lia domo. ĉe li kunvenadis la Judoj, ĉar li estis la plej eminenta inter ili. 5 En tiu jaro du pliaĝuloj el la popoloj estis nomumitaj kiel juĝistoj; pri ili diris la Sinjoro: En Babel komenciĝis la malpieco ĉe la pliaĝuloj, kiuj estis jugistoj kaj ŝajnigis sin gvidantoj de la popolo. 6 Oftege ili estis en la domo de Joaĥim, kaj tie venadis al ili ĉiu, kiu havis juĝaferon. 7 Je tagmezo, kiam la popolo estis foririnta, Susana promenadis en la ĝardeno de sia edzo. 8 La du pliaĝuloj ĉiutage rigardadis ŝin, kiam ŝi venis promeni tie, kaj ili pasie ekdeziris ŝin. 9 Ili sufokis la voĉon de sia konscienco, forturnis siajn okulojn de la ĉielo kaj ne pensis pri la justaj punoj. 10 Kvankam ambaŭ suferis la saman pasion, ili reciproke nenion diris pri sia ĉagreno; 11 ili ja hontis konfesi sian pasion, ke ili deziras kuniĝi kun ŝi. 12 Ĉiutage diligente ili serĉadis eblecon vidi ŝin. 13 Unu tagon la unua diris al la alia: Ni iru hejmen, ĉar estas tempo manĝi. Ili disiris, 14 sed laŭ ĉirkaŭvojo ili sin trafis denove en la sama loko. Kiam la kaŭzon ili demandis, ili reciproke konfesis sian pasion. Tiam ili kune priparolis la tempon, kiam ili povos trovi ŝin sola. 15 Dum ili atendis oportunan momenton, Susana akompanate de du servistinoj laŭ sia kutimo denove iris en la ĝardenon. Kaj ĉar estis varme, ŝi volis baniĝi en la ĝardeno. 16 Neniu tie troviĝis krom la du pliaĝuloj, kiuj sin kaŝis kaj observis ŝin. 17 Susana diris al siaj servistinoj: Alportu al mi oleon kaj ŝmiraĵon, kaj fermu la pordojn de la ĝardeno, ĉar mi volas baniĝi. 18 Ili faris laŭ ŝia peto; ili fermis la pordojn de la ĝardeno kaj per flanka irejo ili foriris por alporti la petitaĵojn, ne rimarkinte la pliaĝulojn, ĉar tiuj sin tenis kaŝitaj. 19 Tuj kiam malaperis la servistinoj, ekstaris la du pliaĝuloj kaj rapidis al ŝi. 20 Ili diris: Jen, la pordoj de la ĝardeno estas fermitaj, kaj neniu nin vidas; ni brulas pro pasio pri vi! Tial vi do konsentu kaj kuniĝu kun ni. 21 Alie ni atestos kontraŭ vi, ke estis kun vi junulo, kaj ke tial la servistinojn vi forsendis. 22 Susana profunde suspiris kaj diris: De ĉiuj flankoj mi estas minacata; ĉar se tion mi faros, atendas min la morto; sed se mi ĝin ne faros, mi ne eskapos el viaj manoj. 23 Sed prefere senkulpa mi trafiĝos en viajn manojn, ol ke mi pekus kontraŭ la Sinjoro. 24 Post tio Susana laŭte ekkriis, sed siaflanke ankaŭ la du pliaĝuloj laŭte kriis kontraŭ ŝi. 25 Kaj unu el ili iris malfermi la pordojn de la ĝardeno. 26 Kiam la homoj en la domo aŭdis tiun kriadon en la ĝardeno, per la flanka irejo ili alkuris por vidi, kio okazis al Susana. 27 Kiam la pliaĝuloj finis sian rakonton, la servistoj tre hontis, ĉar ion tian pri Susana oni ankoraŭ neniam asertis. 28 La sekvantan tagon, kiam la popolo kunvenis en la domo de Joaĥim, ŝia edzo, venis ankaŭ la du pliaĝuloj, malpie decidiĝinte, ke ili mortigos Susanan. 29 Antaŭ la popolo ili diris: Venigu Susanan, filinon de Ĥelkija, kiu estas la edzino de Joaĥim. Oni venigis ŝin. 30 Ŝi aperis, akompanate de siaj gepatroj, siaj infanoj kaj sia tuta parencaro. 31 Susana estis tre gracia kaj bela. 32 La friponoj tial ordonis, ke oni forprenu la vualon, kiu kovris ŝian vizaĝon, por ke ili ĝuu ŝian belecon. 33 Sed ploris ŝiaj parencoj kaj ĉiuj, kiuj ŝin vidis. 34 La du pliaĝuloj ekstaris meze de la popolo kaj surmetis al ŝi la manojn sur la kapon. 35 Plorante ŝi supren rigardis al la ĉielo, ĉar en sia koro ŝi plu esperis je la Sinjoro. 36 Rakontis la pliaĝuloj: Dum ni solaj promenis en la ĝardeno, ŝi envenis kun du servistinoj, fermis la pordojn de la ĝardeno kaj forsalutis la knabinojn. 37 Venis al ŝi junulo, kiu sin tie kaŝis, kaj li ekkuŝis kun ŝi. 38 Kiam el nia kaŝejo ni rimarkis la krimon, ni alrapidis 39 kaj vidis, ke ili sekskuniĝis. Lin ni ne povis kapti, ĉar li estis pli forta ol ni; li malfermis la pordojn kaj forkuris, 40 sed ŝin ni kaptis kaj pridemandis, kiu estas la junulo, 41 sed nenion ŝi volis diri al ni. Jen nia atesto. Kaj la kunveno kredis ilin, ĉar ili estis pliaĝuloj kaj juĝistoj de la popolo, kaj kondamnis ŝin al la morto. 42 Tiam Susana per laŭta voĉo ekkriis: Eterna Dio, kiu konas la kaŝitaĵojn kaj scias ĉion, antaŭ ol ĝi okazas: 43 Vi scias, ke ili false atestas kontraŭ mi; malgraŭ, ke mi ne faris tion, pri kio malice ili akuzas min, tamen mi devos morti. 44 La Sinjoro aŭskultis ŝian preĝon. 45 Dum oni forkondukis ŝin al la morto, Dio vekis sanktan spiriton en juna knabo nomata Daniel. 46 Per laŭta voĉo li ekkriis: Mi estas senkulpa pri ŝia sango. 47 La tuta popolo sin turnis al li kaj demandis: Kion per tio vi celas? 48 Li ekstaris en ilia mezo, kaj diris: Ĉu vi estas tiel malsaĝaj, Izraelidoj? Ĉu filinon de Izrael vi kondamnas sen pli da enketado kaj certeco pri faktoj? 49 Reiru al la juĝejo, ĉar ĉi tiuj atestis false kontraŭ ŝi. 50 Kaj la tuta popolo rapide reiris. Diris al li la pliaĝuloj: Eksidu ĉi tie en nia mezo, kaj rakontu al ni: ĉar Dio donis al vi la aŭtoritaton de la maljunaĝo. 51 Daniel diris al ili: Disigu ilin unu de la alia; tiam mi pridemandos ilin. 52 Ili do estis disigitaj. Poste li venigis al si unu el ili kaj diris al li: En via malboneco vi griziĝis, sed nun vi ekhavos la punon pro viaj antaŭaj pekoj! 53 Ĉar nejuste vi juĝadis: senkulpulojn vi kondamnis kaj kulpulojn vi liberigis, dum la Sinjoro ordonis: Senkulpulon kaj pravulon vi ne mortigu. 54 Nu do, se ŝin vi kaptis freŝafare, rakontu al ni: Sub kia arbo vi vidis ilin kune? Li respondis: Sub mastikarbo. 55 Daniel diris: Bele vi mensogis: tio kostos vian kapon! Ĉar la anĝelo de Dio jam ricevis Lian ordonon fendi vin. 56 Post kiam Daniel igis forkonduki lin, li venigis la alian kaj diris al li: Vi estas ido de Kanaan kaj ne de Jehuda. La beleco delogis vin, kaj la pasio perturbis vian menson. 57 Tiel vi agadis kun la filinoj de Izrael, kaj pro timo ili konsentis al vi, sed filino de Jehuda ne volis cedi antaŭ via malboneco. 58 Nu do, diru al mi: Sub kiu arbo vi vidis ilin kune? Li respondis: Sub verda kverko. 59 Daniel diris: Bele vi mensogis: tio kostos vian kapon! Ĉar la anĝelo de Dio jam pretas por per sia glavo fendi vin, kaj pereigi vin ambaŭ. 60 Kaj la tuta popolo ekkriis per laŭta voĉo kaj oni laŭdis Dion, kiu savas tiun, kiu esperas je Li. 61 Kaj ĉar Daniel pruvis pere de iliaj propraj vortoj, ke la du pliaĝuloj false atestis, la popolo sin turnis kontraŭ ili, 62 kaj laŭ la leĝo de Moseo ili plenumis al la pliaĝuloj la punon, kiun en sia malboneco ili elpensis por sia proksimulino: ili estis mortigitaj. Tiel en tiu tago senkulpa sango estis savita. 63 Ĥelkija kaj lia edzino laŭdis Dion pro sia filino Susana, kune kun Joaĥim, ŝia edzo, kaj ĉiuj ŝiaj parencoj; ĉar ŝi montriĝis neriproĉebla. 64 Kaj de tiu tago Daniel estis alte honorata de la popolo.

<<    Ĉapitro: 13    >>



supren al la komenco de la paĝo