Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Daniel


<<    Ĉapitro: 3    >>


1 La reĝo Nebukadnecar faris oran statuon, kiu havis la alton de sesdek ulnoj kaj la larĝon de ses ulnoj; kaj li starigis ĝin en la valo Dura en la lando Babela. 2 Kaj la reĝo Nebukadnecar sendis al la satrapoj, regionestroj, militestroj, ĉefaj juĝistoj, urbestroj, leĝistoj, oficistoj, kaj potenculoj de la lando, ke ili venu al la solena malkovro de la statuo, kiun starigis la reĝo Nebukadnecar. 3 Tiam kunvenis la satrapoj, regionestroj, militestroj, ĉefaj juĝistoj, urbestroj, leĝistoj, oficistoj, kaj potenculoj de la lando, al la solena malkovro de la statuo, kiun la reĝo Nebukadnecar starigis; kaj ili stariĝis antaŭ la statuo, kiun Nebukadnecar starigis. 4 Kaj heroldo laŭte proklamis: Estas sciigate al vi, ho popoloj, gentoj, kaj lingvoj: 5 kiam vi aŭdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, tiam faligu vin kaj adorkliniĝu al la ora statuo, kiun starigis la reĝo Nebukadnecar. 6 Kiu ne faligos sin kaj ne adorkliniĝos, tiu tuj estos ĵetita en ardantan fornon. 7 Tial, kiam ĉiuj popoloj ekaŭdis la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, ili faligis sin kaj adorkliniĝis al la ora statuo, kiun starigis la reĝo Nebukadnecar. 8 En tiu tempo tuj aliris kelkaj Ĥaldeoj kaj akuzis la Judojn. 9 Ili ekparolis, kaj diris al la reĝo Nebukadnecar: Ho reĝo, vivu eterne! 10 Vi, ho reĝo, ordonis, ke ĉiu homo, kiu aŭdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, faligu sin kaj adorkliniĝu al la ora statuo; 11 kaj kiu ne faligos sin kaj ne adorkliniĝos, tiu estu ĵetita en ardantan fornon. 12 Ekzistas tamen viroj Judaj, kiujn vi starigis super la aferoj de la lando Babela, Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego; kaj tiuj homoj ne obeas vian ordonon, ho reĝo, ne servas al viaj dioj, kaj ne adorkliniĝas al la ora statuo, kiun vi starigis. 13 Tiam Nebukadnecar en kolero kaj furiozo ordonis venigi Ŝadraĥon, Meŝaĥon, kaj Abed-Negon; kaj oni tuj venigis tiujn virojn al la reĝo. 14 Nebukadnecar ekparolis, kaj diris al ili: Ĉu intence vi, ho Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, ne servas al miaj dioj, kaj ne adorkliniĝas al la ora statuo, kiun mi starigis? 15 De nun, kiam vi ekaŭdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, estu pretaj tuj faligi vin kaj adorkliniĝi al la statuo, kiun mi faris; se vi ne adorkliniĝos, tiam vi tuj estos ĵetitaj en ardantan fornon; kaj tiam kia dio savos vin el miaj manoj? 16 Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego respondis kaj diris al la reĝo: Ho Nebukadnecar, ne estas al ni malfacile respondi al vi pri tio. 17 Ni havas Dion, al kiu ni servas; Li povas savi nin el la ardanta forno kaj ankaŭ savi nin el via mano, ho reĝo. 18 Kaj se Li eĉ tion ne faros, vi tamen sciu, ho reĝo, ke al viaj dioj ni ne servos, kaj al la ora statuo, kiun vi starigis, ni ne adorkliniĝos. 19 Tiam Nebukadnecar pleniĝis de furiozo, kaj la aspekto de lia vizaĝo ŝanĝiĝis pro kolero kontraŭ Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego; kaj li ordonis ardigi la fornon sepoble pli forte, ol oni faradis ordinare. 20 Kaj al la plej fortaj militistoj el sia militistaro li ordonis ligi Ŝadraĥon, Meŝaĥon, kaj Abed-Negon, kaj ĵeti ilin en la ardantan fornon. 21 Tiam oni ligis tiujn virojn en ilia suba kaj supra vesto, en iliaj kapkovroj kaj aliaj vestoj, kaj oni ĵetis ilin en la ardantan fornon. 22 Kaj ĉar la ordono de la reĝo estis severa kaj la forno estis ardigita treege, tial tiujn homojn, kiuj ĵetis Ŝadraĥon, Meĥaĥon, kaj Abed-Negon, mortigis la flamo de la fajro. 23 Kaj tiuj tri viroj, Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, falis ligitaj en la ardantan fornon. 24 Ili iris meze de la flamoj, laŭdante Dion kaj benante la Sinjoron. 25 Azarja staris meze de la fajro, li malfermis la buŝon kaj preĝis: 26 Laŭdata Vi estas, Sinjoro, Dio de niaj patroj, benata kaj glorata estu Via nomo por eterne. 27 ĉar Vi estas justa en ĉio, kion Vi faris al ni, kaj ĉiuj Viaj faroj estis ĝustaj kaj rektaj Viaj vojoj, kaj ĉiuj Viaj juĝoj estis pravaj. 28 Juste Vi juĝadis nin en ĉiuj katastrofoj, kiujn Vi sendis sur nin, kaj sur Jerusalemon, la sanktan urbon de niaj patroj, ĉar juste kaj ĝuste Vi traktis nin pro niaj pekoj. 29 Ni pekis kaj agis malpie, ni forlasis Vin; jes, ni agis malbone. Viajn ordonojn neniam ni aŭskultis. 30 kaj ni ne observis nek plenumis ilin, kiel Vi ordonis al ni, por ke estu al ni bone. 31 ĉion, kion Vi okazigis al ni, kaj kion Vi faris al ni, Vi faris juste kaj ĝuste. 32 Vi transdonis nin en la manojn de niaj malamikoj, tiuj senleĝaj kaj plej obstinaj apostatoj, kaj al reĝo maljusta, la plej fia de la tuta mondo. 33 Eĉ nian buŝon ni ne rajtas malfermi: insultoj kaj mokado trafas Viajn sklavojn kaj Viajn adorantojn. 34 Pro Via nomo: ne por ĉiam forpelu nin, ne rompu Vian interligon, 35 Vian kompatemon ne retiru de ni pro Abraham, Via amiko, pro Isaak, Via sklavo kaj pro Izrael, Via sanktulo. 36 Al ili Vi promesis fari ilian idaron multnombra kiel la steloj de la ĉielo, kiel la sableroj de la mara strando. 37 Sed nun, Sinjoro, ni fariĝis la plej malgranda popolo inter ĉiuj popoloj de la tero kaj pro niaj pekoj nenie surtere ni ankoraŭ ion signifas. 38 Ni ne plu havas reĝon nek profeton nek gvidanton, nek brul- aŭ buĉoferon, farunoferon nek incenson, eĉ ne lokon, kie al Vi ni povas oferi por trovi Vian kompatemon. 39 Sed nia frakasita koro kaj nia humila spirito estu al Vi same akceptebla kiel bruloferoj de virŝafoj kaj virbovoj kaj dekmiloj da grasigitaj ŝafidoj; 40 tia estu antaŭ Vi hodiaŭ nia ofero kaj ĝi donu al ni repaciĝon kun Vi. ĉar neniu malhonoro trafas tiujn, kiuj fidas je Vi, 41 Kaj nun ni sekvas Vin tutkore kaj timas antaŭ Vi kaj ni serĉas Vian vizaĝon: ne hontigu nin! 42 Sed agu kun ni laŭ Via mildeco, laŭ la pleneco de Via kompatemo. 43 Savu nin laŭ Viaj mirindaĵoj, kaj gloru Vian nomon, ho Sinjoro. 44 Sed hontigu ĉiujn, kiuj malbone traktas Viajn sklavojn. Ili malhonore perdu sian potencon, kaj ilia forto rompiĝu, 45 por ke ili rekonu, ke Vi estas la Sinjoro, la sola Dio, kaj ke Via gloro brilas super la tuta tero. 46 Per nafto, peĉo, linofibroj kaj branĉofaskoj la sklavoj de la reĝo daŭre pli forte ardigis la fornon, en kiun ili ĵetis la virojn, 47 tiel ke la flamoj disiĝis ĉirkaŭ kvardek naŭ ulnojn super la forno; 48 ĝi flamis ĉiuflanken kaj forbruligis la Ĥaldeojn, kiuj troviĝis ĉirkaŭ la forno. 49 Sed anĝelo de la Sinjoro estis malleviĝinta en la fornon al Azarja kaj liaj kunuloj, forpelis la flamojn eksteren 50 kaj faris la mezon de la forno, kvazaŭ blovus tie humida venteto. La fajro neniel damaĝis la virojn kaj ili neniom suferis pro ĝi. 51 Tiam la tri viroj, kvazaŭ el unu buŝo, ekkantis kaj honoris kaj benis Dion el la forno per ĉi tiuj vortoj: 52 Benata Vi estas, Sinjoro, Dio de niaj patroj, laŭdata kaj altigita por eterne. Kaj benata estas la sankta nomo de Via gloro, laŭdata kaj altigita por eterne. 53 Benata Vi estas en la templo de Via sankta gloro, altigita kaj honorata por eterne. 54 Benata Vi estas sur la trono de Via reĝeco, laŭdata kaj altigita por eterne. 55 Benata Vi estas, Vi, kiu rigardas la profundaĵojn, Vi, kiu tronas super la keruboj, laŭdata kaj honorata por eterne. 56 Benata Vi estas en Via firmamento, laŭdata kaj honorata por eterne. 57 Benu la Sinjoron, ho ĉiuj laboroj de la Sinjoro: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 58 Benu la Sinjoron, vi, anĝeloj de la Sinjoro: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 59 Benu la Sinjoron, ho ĉieloj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 60 Benu la Sinjoron, vi, ĉiuj akvoj super la ĉielo: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 61 Benu la Sinjoron, vi, ĉiuj potencoj de la Sinjoro: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 62 Benu la Sinjoron, suno kaj luno: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 63 Benu la Sinjoron, vi, steloj de la ĉielo: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 64 Benu la Sinjoron, vi, pluvoj kaj roso: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 65 Benu la Sinjoron, vi, ĉiuj ventoj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 66 Benu la Sinjoron, vi, fajro kaj varmo: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 67 Benu la Sinjoron, vi, malvarmo kaj frosto: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 68 Benu la Sinjoron, vi, roso kaj neĝa blovado: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 69 Benu la Sinjoron, vi, malvarmego kaj frosto: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 70 Benu la Sinjoron, vi, prujno kaj neĝo: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 71 Benu la Sinjoron, vi, noktoj kaj tagoj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 72 Benu la Sinjoron, vi, lumo kaj mallumo: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 73 Benu la Sinjoron, vi, fulmotondroj kaj nuboj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 74 Benu la Sinjoron la tero: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 75 Benu la Sinjoron, vi, montoj kaj montetoj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 76 Benu la Sinjoron, vi, ĉiuj plantoj de la tero: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 77 Benu la Sinjoron, vi, fontoj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 78 Benu la Sinjoron, vi, maroj kaj riveroj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 79 Benu la Sinjoron, vi, marmonstroj kaj ĉio, kio moviĝas en la akvoj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 80 Benu la Sinjoron, vi, birdoj de la ĉielo: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 81 Benu la Sinjoron, vi, sovaĝaj kaj malsovaĝaj bestoj de la tero: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 82 Benu la Sinjoron, vi, idoj de la homoj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 83 Benu la Sinjoron, vi, Izrael: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 84 Benu la Sinjoron, vi, pastroj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 85 Benu la Sinjoron, vi, sklavoj de la Sinjoro: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 86 Benu la Sinjoron, vi, spiritoj kaj animoj de la justuloj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 87 Benu la Sinjoron, vi, kiuj estas sanktaj kaj korhumilaj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 88 Benu la Sinjoron, vi, Ĥananja, Azarja kaj Miŝael: laŭdu kaj gloru Lin por eterne, ĉar Li forŝiris nin el Hadeso, savis nin el la mano de la morto, liberigis nin el la brulanta forno, sendanĝerigis nin el la fajro. 89 Laŭdu la Sinjoron, ĉar Li estas bona, ĉar por eterne daŭras Lia kompato. 90 Benu la Dion de la dioj, vi, kiuj adoras Lin, laŭdu Lin kaj dankeme rekonu, ke por eterne daŭras Lia kompato, por ĉiam kaj ĉiam. 91 (24) Tiam la reĝo Nebukadnecar ekmiregis, kaj en teruro li leviĝis, ekparolis, kaj diris al siaj konsilistoj: Ĉu ne tri virojn ni ĵetis ligitajn en la fajron? Ili respondis al la reĝo: Tiel estas, ho reĝo. 92 (25) Sed li parolis plue, kaj diris: Jen mi vidas kvar virojn, ne ligitajn, kiuj iras meze de la fajro kaj estas sendifektaj; kaj la kvara aspektas kvazaŭ filo de la dioj. 93 (26) Kaj Nebukadnecar aliris al la aperturo de la ardanta forno, ekparolis, kaj diris: Ho Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, servantoj de Dio la Plejalta! eliru, kaj aliru. Tiam Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego eliris el meze de la fajro. 94 (27) Kaj la satrapoj, regionestroj, militestroj, kaj konsilistoj de la reĝo kunvenis, kaj pririgardis tiujn virojn, super kies korpoj la fajro havis nenian forton, tiel, ke eĉ haro sur ilia kapo ne bruldifektiĝis, iliaj vestoj ne ŝanĝiĝis, kaj eĉ odoron de fajro oni ne sentis sur ili. 95 (28) Nebukadnecar ekparolis, kaj diris: Benata estu Dio de Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, kiu sendis Sian anĝelon, kaj savis Siajn servantojn pro tio, ke ili fidis je Li, ne obeis la ordonon de la reĝo, kaj oferis siajn korpojn, por ne servi kaj adorkliniĝi al alia dio, krom sia Dio. 96 (29) Nun mi donas ordonon: Se iu el ia popolo, gento, aŭ lingvo eldiros blasfemon kontraŭ Dio de Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, tiu estos hakita en pecojn kaj lia domo estos ruinigita; ĉar ne ekzistas alia dio, kiu povus savi tiamaniere. 97 (30) Kaj la reĝo denove tre altigis Ŝadraĥon, Meŝaĥon, kaj Abed-Negon en la lando Babela. 98 (31) La reĝo Nebukadnecar al ĉiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj, kiuj estas sur la tuta tero: Kresku via bonstato! 99 (32) Mi trovas bona konigi la pruvosignojn kaj miraklojn, kiujn faris sur mi Dio la Plejalta. 100 (33) Kiel grandaj estas Liaj pruvosignoj, kaj kiel potencaj estas Liaj mirakloj! Lia reĝado estas eterna, kaj Lia regado estas en ĉiuj generacioj.

<<    Ĉapitro: 3    >>



supren al la komenco de la paĝo