Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Ester


Ĉapitro: 1    >>


1 <Duakanona aldono A>
<Mordeĥaj: Est 1a-m>

1a En la dua jaro de la regado de Aĥaŝveroŝ la Granda, en la unua tago de Nisan, sonĝon havis Mordeĥaj, filo de Jair, filo de Ŝimei, filo de Kiŝ, Benjamenido. 1b Mordeĥaj estis Judo loĝanta en la urbo Ŝuŝan, gravulo kun funkcio ĉe la reĝa kortego. 1c Li apartenis al la ekzilitoj, kiujn samtempe kun Jeĥonja, reĝo de Judujo, el Jerusalem forkondukis Nebukadnecar, reĝo de Babilono.

1ĉ Tio estis lia sonĝo: Estis krioj kaj tumulto, fulmotondro kaj tertremo: la tuta mondo konfuziĝis. 1d Aperis du grandaj drakoj, ambaŭ batalpretaj. Laŭte ili blekis. 1e Post ilia blekado ĉiuj popoloj sin pretigis por la batalo, por batali kontraŭ popolo de justuloj. 1f Ho, estis tago de obskuro kaj mallumo. Premateco estis kaj sufokiĝo, mizero kaj grandaj afliktiĝoj, ĉie sur la tero. 1g La tuta justa popolo estis terurfrapita, timplena pro la katastrofoj ilin minacantaj. Ili sin preparis por sia pereo kaj vokis al Dio. 1ĝ El ilia vokado estiĝis, se tiel diri, el eta fonto grandega rivero, inundo da akvo. 1h Fariĝis lume, leviĝis la suno kaj la humiligitoj estis altigitaj, kaj ili forglutis la altrangulojn.

1ĥ Vekiĝinte, Mordeĥaj ne povis forigi de si tiun ĉi sonĝon, en kiu li vidis, kion Dio decidis okazigi. Per ĉiuj rimedoj li provis eltrovi ĝian signifon, ĝis noktiĝo.

1i Kiam Mordeĥaj en la palaco enlitiĝis kune kun Gabata kaj Tara, la du eŭnukoj de la reĝo, kies tasko estis la gardado pri la palaco, 1j li aŭdis ilin interkonsiliĝi kaj konstatis iliajn planojn. Li komprenis, ke ili intencas fari atencon kontraŭ reĝo Aĥaŝveroŝ, kaj li avertis la reĝon kontraŭ ili. 1ĵ La reĝo prienketis la du eŭnukojn; ili konfesis kaj estis forigitaj.

1k Tiujn okazaĵojn la reĝo priskribigis por konservi la memoron pri ili; ankaŭ Mordeĥaj skribe notis ilin. 1l Al Mordeĥaj la reĝo donis postenon ĉe la kortego, kaj li rekompencis lin per donacoj. 1m Sed la Bugeido Haman, filo de Hamedata, kiu estis eminenta antaŭ la reĝo, defendis la du eŭnukojn, ĉar li serĉis eblecon por malutili al Mordeĥaj kaj ties popolo.

<Fino de la duakanona aldono A>

<Ester reĝino: Est 1 - 2>

1 Tio estis en la tempo de Aĥaŝveroŝ, de tiu Aĥaŝveroŝ, kiu reĝis de Hindujo ĝis Etiopujo, super cent dudek sep landoj. 2 En tiu tempo, kiam la reĝo Aĥaŝveroŝ sidis sur sia reĝa trono en la kastelurbo Ŝuŝan, 3 en la tria jaro de lia reĝado, li faris festenon por ĉiuj siaj princoj kaj siaj servantoj, por la potenculoj de Persujo kaj Medujo, por la landestroj kaj regionestroj, kiuj estis ĉe li, 4 montrante la grandan riĉecon de sia regno kaj la majestan belecon de sia grandeco, dum multe da tagoj, dum cent okdek tagoj. 5 Kiam finiĝis tiuj tagoj, la reĝo faris por la tuta popolo, kiu troviĝis en la kastelurbo Ŝuŝan, de la grandaj ĝis la malgrandaj, festenon septagan sur la ĝardena korto de la reĝa palaco. 6 Blankaj, ruĝaj, kaj bluaj ŝtofoj, fiksitaj per bisinaj kaj purpuraj ŝnuroj, pendis sur arĝentaj ringoj kaj marmoraj kolonoj. Oraj kaj arĝentaj benkoj staris sur podio el verda, blanka, flava, kaj nigra marmoro. 7 La trinkaĵon oni donadis en oraj vazoj kaj en vazoj ne similaj unuj al la aliaj; kaj da reĝa vino estis multe, kiel decis al la reĝo. 8 La trinkado estis en ordo, neniu devigis; ĉar tiel la reĝo ordonis al ĉiuj administrantoj de sia domo, ke oni agu laŭ la volo de ĉiu. 9 Ankaŭ la reĝino Vaŝti faris festenon por la virinoj de la reĝa domo de la reĝo Aĥaŝveroŝ.

10 En la sepa tago, kiam la koro de la reĝo gajiĝis de vino, li diris al Mehuman, Bizta, Ĥarbona, Bigta, Abagta, Zetar, kaj Karkas, la sep eŭnukoj, kiuj servadis antaŭ la reĝo Aĥaŝveroŝ, 11 ke ili alkonduku la reĝinon Vaŝti al la reĝo en la reĝina krono, por montri al la popoloj kaj al la princoj ŝian belecon; ĉar ŝi estis bela. 12 Sed la reĝino Vaŝti ne volis veni laŭ la ordono, kiun la reĝo donis per la eŭnukoj. Tiam la reĝo forte ekkoleris, kaj lia furiozo brulis en li.

13 Kaj la reĝo diris al la saĝuloj kompetentaj pri la cirkonstancoj (ĉar la aferoj de la reĝo estis ordinare farataj post konsiliĝo kun ĉiuj konantoj de leĝo kaj juro; 14 kaj la plej proksimaj al li estis: Karŝena, Ŝetar, Admata, Tarŝiŝ, Meres, Marsena, kaj Memuĥan, la sep princoj Persaj kaj Medaj, kiuj havis la rajton rigardi la vizaĝon de la reĝo kaj okupis la unuan lokon en la regno): 15 Kiel oni laŭ la leĝo devas agi kun la reĝino Vaŝti pro tio, ke ŝi ne plenumis la ordonon de la reĝo Aĥaŝveroŝ, donitan per la eŭnukoj? 16 Tiam diris Memuĥan antaŭ la reĝo kaj la princoj: La reĝino Vaŝti estas kulpa, ne sole kontraŭ la reĝo, sed kontraŭ ĉiuj princoj, kaj kontraŭ ĉiuj popoloj, kiuj troviĝas en ĉiuj landoj de la reĝo Aĥaŝveroŝ; 17 ĉar la ago de la reĝino fariĝos konata al ĉiuj virinoj tiel, ke ili malrespektos siajn edzojn, dirante: La reĝo Aĥaŝveroŝ ordonis venigi al li la reĝinon Vaŝti, kaj ŝi ne iris. 18 Nun la Persaj kaj Medaj princedzinoj, kiuj aŭdis pri la ago de la reĝino, parolos tiel same al ĉiuj princoj de la reĝo; kaj estos sufiĉe da malhonoro kaj da ĉagreno. 19 Se al la reĝo plaĉas, oni elirigu ordonon de la reĝo, kaj oni enskribu ĝin kiel nemalobeeblan leĝon de Persujo kaj Medujo, ke la reĝino Vaŝti ne venu plu antaŭ la reĝon Aĥaŝveroŝ; kaj ŝian reĝinecon la reĝo transdonu al alia virino, kiu estas pli bona ol ŝi. 20 Kiam la ordono, kiun la reĝo faris, estos aŭdita en lia tuta regno, kiel ajn granda ĝi estas, tiam ĉiuj virinoj respektos siajn edzojn, de la grandaj ĝis la malgrandaj. 21 La parolo plaĉis al la reĝo kaj al la princoj, kaj la reĝo agis konforme al la parolo de Memuĥan. 22 Kaj li sendis leterojn en ĉiujn landojn de la reĝo, en ĉiun landon laŭ ĝia skribmaniero kaj al ĉiu popolo en ĝia lingvo, ke ĉiu viro estu ĉefo en sia domo [kaj postulu paroladon en la lingvo de lia popolo].

Ĉapitro: 1    >>



supren al la komenco de la paĝo