Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Ester


<<    Ĉapitro: 10


1 La reĝo Aĥaŝveroŝ metis sub tributon la teron kaj la insulojn de la maro. 2 La tuta historio pri lia forto kaj lia potenco, kaj la detaloj pri la grandeco de Mordeĥaj, kiun la reĝo grandigis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Medujo kaj Persujo. 3 Ĉar la Judo Mordeĥaj estis la dua post la reĝo Aĥaŝveroŝ, granda inter la Judoj kaj amata inter la multo de siaj fratoj, zorganta pri la bono de sia popolo kaj donanta pacon al sia tuta idaro.

<Duakanona aldono G>

3a Kaj Mordeĥaj diris: Ĉi tio estis faro de Dio. 3b Mian sonĝon mi memoras, en kiu ĉion ĉi tion mi vidis: nenio el la sonĝo restis neplenumita: 3c estis tie la malgranda fonto, kiu fariĝis rivero, estis lumo, suno kaj multe da akvo. La rivero estas Ester, kiun la reĝo edzinigis kaj faris reĝino. 3ĉ La du drakoj estas Haman kaj mi. 3d La multaj popoloj estas tiuj, kiuj kuniĝis por neniigi la nomon de la Judoj. 3e Mia popolo estas Izrael: tiuj, kiuj alvokis Dion kaj saviĝis. La Sinjoro savis Sian popolon, kaj la Sinjoro eltiris nin el tiuj katastrofoj. Dio faris grandajn signojn kaj miraklojn, kiuj neniam ankoraŭ okazis ĉe la nacianoj. 3f Ĉar du destinojn faris Dio: unu por la popolo de Dio kaj unu por ĉiuj ceteraj popoloj. 3g Kaj tiuj du destinoj plenumiĝis en la horo, la tempo kaj la tago, kiam okazis la decido antaŭ Dio, meze de la popoloj. 3ĝ Dio memoris pri Sia popolo kaj donis justecon al Sia heredaĵo. 3h Do tiuj tagoj de la monato Adar, la dek-kvara kaj la dek-kvina, estos tagoj de festa kunveno kaj de ĝojo antaŭ Dio, de generacio al generacio por eterne ĉe Lia popolo Izrael.

3ĥ En la kvara jaro de la regado de Ptolemeo kaj Kleopatra, Dositeo, kiu diris, ke li estas pastro kaj Levido, kaj lia filo Ptolemeo alportis ĉi tiun leteron pri la Purim-festo. Ili certigis, ke ĝi estas aŭtenta, kaj ke tradukis ĝin Lisimaĥo, filo de Ptolemeo, el Jerusalem.

<Fino de la duakanona aldono G>

<<    Ĉapitro: 10



supren al la komenco de la paĝo