Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Ester


<<    Ĉapitro: 4    >>


1 <Liberigo el la danĝero: Est 4 - 7>

Kiam Mordeĥaj eksciis ĉion, kio fariĝis, tiam Mordeĥaj disŝiris siajn vestojn, metis sur sin sakaĵon kaj cindron, eliris en la mezon de la urbo, kaj kriis per laŭta kaj maldolĉa voĉo. 2 Kaj li venis ĝis antaŭ la pordego de la reĝo, ĉar estis malpermesite eniri en sakaĵo en la pordegon de la reĝo. 3 Kaj en ĉiu lando, sur ĉiu loko, kien venis la ordono de la reĝo kaj lia dekreto, estis granda malĝojo ĉe la Judoj, fastado, plorado, kaj ĝemado; kaj multaj kuŝis en sakaĵo kaj cindro. 4 Kaj venis la servistinoj de Ester kaj ŝiaj eŭnukoj, kaj rakontis al ŝi. Kaj la reĝino forte konsterniĝis. Kaj ŝi sendis vestojn, por vesti Mordeĥajon kaj depreni de li la sakaĵon; sed li ne akceptis. 5 Kaj Ester alvokis Hataĥon, unu el la eŭnukoj de la reĝo, kiun ĉi tiu destinis por servado al ŝi, kaj ŝi sendis lin al Mordeĥaj, por ekscii, kio kaj pro kio tio estas. 6 Hataĥ eliris al Mordeĥaj sur la urban placon, kiu estis antaŭ la pordego de la reĝo. 7 Kaj Mordeĥaj rakontis al li ĉion, kio okazis al li, kaj pri la difinita sumo da mono, kiun Haman promesis doni pese en la kason de la reĝo pro la Judoj, por ekstermi ilin. 8 Kaj kopion de la letera ordono, kiu estis donita en Ŝuŝan, por ilin ekstermi, li donis al li, por montri al Ester kaj sciigi al ŝi, ordonante al ŝi iri al la reĝo, por petegi lin pri ŝia popolo.

<Duakanona aldono C>
8a Rememoru, li dirigis al ŝi, pri la tempo, kiam vi estis en mizero, kaj kiel mia mano vin nutris. Haman, la unua viro post la reĝo, pledis por nia morto. Alvoku la Sinjoron, pledu por ni ĉe la reĝo kaj savu nin de la morto.
<Fino de la duakanona aldono C>

9 Hataĥ venis kaj transdonis al Ester la vortojn de Mordeĥaj. 10 Kaj Ester diris al Hataĥ, ordonante, ke li diru al Mordeĥaj: 11 Ĉiuj servantoj de la reĝo kaj la popolo en la landoj de la reĝo scias, ke por ĉiu viro aŭ virino, kiu eniris al la reĝo en la internan korton ne vokite, ekzistas nur unu leĝo, nome la morto, krom nur en la okazo, se la reĝo etendas al li sian oran sceptron – tiam li restas vivanta; kaj mi ne estas vokita iri al la reĝo jam de tridek tagoj. 12 Kiam oni raportis al Mordeĥaj la vortojn de Ester, 13 tiam Mordeĥaj sendis respondon al Ester: Ne pensu en via animo, ke en la reĝa domo vi saviĝos sola el ĉiuj Judoj. 14 Se vi silentos en ĉi tiu tempo, tiam liberigo kaj savo venos al la Judoj de alia loko; sed vi kaj la domo de via patro pereos. Kaj kiu scias, ĉu ne por tia tempo vi atingis reĝinecon? 15 Tiam Ester diris, ke oni respondu al Mordeĥaj: 16 Iru, kunvenigu ĉiujn Judojn, kiuj troviĝas en Ŝuŝan, fastu por mi, ne manĝu kaj ne trinku dum tri tagoj, tage kaj nokte; ankaŭ mi kaj miaj servistinoj fastos tiel same; poste mi iros al la reĝo, kvankam tio estas kontraŭleĝa; kaj se mi pereos, mi pereu. 17 Kaj Mordeĥaj iris, kaj faris ĉion, kion komisiis al li Ester.

<Duakanona aldono Ĉ>

17a Kaj Mordeĥaj preĝis al la Sinjoro, memorante pri ĉiuj faroj de la Sinjoro:

17b Sinjoro, Sinjoro, reĝo super ĉio, al Via potenco ĉio submetiĝas, kaj se Vi volas savi Izraelon, neniu Vin kontraŭos. 17c Vi kreis ĉielon kaj teron kaj ĉion mirindan, kio estas sub la ĉielo. Vi estas la Sinjoro super ĉio, kaj neniu rezistos kontraŭ Vi. 17ĉ Ĉion Vi travidas. Vi scias, Sinjoro, ke mi ne agis pro malhumileco: ne pro fiero, ne pro vanteco mi tion faris, ke antaŭ tiu fiera Haman mi ne surgenuiĝis. Volonte mi ja kisus la plandojn de liaj piedoj por savi Izraelon! 17d Ke tiel mi agis, tamen, estis por ne pli honori homon ol Dion. Por neniu mi volas surgenuiĝi krom por Vi, kiu estas mia Sinjoro, kaj do ne estas malhumileco, ke tiel mi agas. 17e Nu do, Sinjoro Dio, reĝo, Dio de Abraham, indulgu Vian popolon, ĉar ili serĉas nian pereon kaj ili intencas neniigi Vian heredaĵon. 17f Ne malzorgu Vian propraĵon, kiun el Egiptujo Vi elaĉetis. 17g Aŭskultu mian preĝon, kompatu Vian heredaĵon kaj ŝanĝu nian ĉagrenon en gajecon. Igu nin vivi, Sinjoro, por kanti la laŭdon de Via nomo, kaj ne fermu la buŝon de Viaj laŭdantoj.

17ĝ Kaj tuta Izrael je tuta forto kriadis, ĉar sian morton ili vidis tuj antaŭ si.

17h Ankaŭ reĝino Ester en sia mortotimo rifuĝis al la Sinjoro. Siajn reĝajn vestaĵojn ŝi demetis kaj vestis sin per la vestaĵoj de funebro kaj malĝojo. Anstataŭ la multekostajn odoraĵojn nun cindron kaj fekaĵon ŝi metis al si sur la kapon. Ŝi severe punbatis sin mem, kaj ĉie, kie antaŭe ŝi portis riĉan abundon da juveloj, ŝi nun lasis pendi siajn nezorgitajn harojn. Kaj ŝi preĝis al la Sinjoro, la Dio de Izrael:

17ĥ Mia Sinjoro, nia reĝo, Vi estas la sola. Helpu min, ĉar mi estas sola, kaj mi havas neniun helpanton krom Vin, ĉar mi aliras grandan danĝeron. 17i De mia naskiĝo en la tribo, el kiu mi devenas, mi aŭdis, ke Vi, Sinjoro, elektis el inter ĉiuj popoloj Izraelon, kaj el inter ĉiuj iliaj prapatroj niajn patrojn, kiel eternan heredaĵon, kaj ke ĉion Vi faris por ili, kion Vi promesis. 17j Sed ni pekis kontraŭ Vi, kaj Vi transdonis nin al niaj malamikoj, ĉar iliajn diojn ni adoris. Vi estas justa, Sinjoro. 17ĵ Sed nun nia amara sklaveco ne plu sufiĉas, sed antaŭ siaj dioj ili ĵuris malebligi la promeson de Via buŝo, neniigi Vian heredaĵon, fermi la buŝon al tiuj, kiuj Vin laŭdas, estingi la brilon de Via domo kaj Via altaro, 17k malfermi la buŝon de la nacianoj por laŭdi la falsajn diojn kaj eldevigi eternan respekton por reĝo pereema. 17l Sinjoro, ne donu Vian sceptron al tiuj, kiuj ne ekzistas, kaj ne lasu ilin ridi pri nia sorto. Turnu ilian planon kontraŭ ili mem, kaj faru ekzemplon el la viro, kiu komencis ataki nin. 17m Memoru nin, Sinjoro, konigu Vin en la horo de nia mizero, kaj kuraĝigu min, ho Vi, reĝo de la dioj kaj reganto super ĉiu regado. 17n Metu feliĉan vorton en mian buŝon, kiam mi staros kontraŭ la leono; ŝanĝu lian koron kaj kolerigu lin kontraŭ nia atakanto, por ke pereu li mem kaj liaj kunuloj! 17o Savu nin per Via mano, helpu min, ĉar mi estas sola kaj neniun alian mi havas krom Vin, Sinjoro! 17p Ĉion Vi scias kaj Vi ankaŭ scias, ke mi malamas la honoron de la senleĝuloj, kaj la liton de necirkumciditoj kaj de ĉiuj fremduloj mi abomenas. 17r Vi scias, ke mi ne povas agi alie, kaj ke mi abomenas la signon de mia rango, kiun sur la kapo mi portas en la tagoj, kiam mi devas montri min. Ĝi naŭzas min kvazaŭ tuko plena je menstrua sango, kaj neniam mi ĝin portas en la tagoj de mia kvieto. 17s Via servantino ne manĝis de la tablo de Haman, kaj neniun festenon de la reĝo mi ĝuis nek trinkis el la oferata vino. 17ŝ De la tago, kiam oni kondukis min ĉi tien, ĝis hodiaŭ Via servantino trovis sian ĝojon nur en Vi, Sinjoro, Dio de Abraham. 17t Ho Dio, Vi kiu havas povon super ĉio, aŭskultu la voĉon de la senesperuloj, savu nin el la mano de krimuloj, kaj savu min el mia timo.

<Fino de la duakanona aldono Ĉ>

<<    Ĉapitro: 4    >>



supren al la komenco de la paĝo