Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Ester


<<    Ĉapitro: 8    >>


1 <La triumfo de la judoj: Est 8 - 10>

En tiu tago la reĝo Aĥaŝveroŝ transdonis al la reĝino Ester la domon de Haman, la malamiko de la Judoj; kaj Mordeĥaj venis antaŭ la reĝon, ĉar Ester diris, kio li estas por ŝi. 2 Kaj la reĝo deprenis sian ringon, kiun li forprenis de Haman, kaj donis ĝin al Mordeĥaj; kaj Ester starigis Mordeĥajon super la domo de Haman. 3 Kaj Ester plue parolis antaŭ la reĝo, kaj ĵetis sin antaŭ liajn piedojn, kaj ploris kaj petegis lin, ke li neniigu la malbonaĵon de Haman, la Agagido, kaj lian planon, kiun li entreprenis kontraŭ la Judoj. 4 La reĝo etendis al Ester sian oran sceptron, kaj Ester leviĝis kaj stariĝis antaŭ la reĝo. 5 Kaj ŝi diris: Se al la reĝo plaĉas, kaj se mi trovis favoron antaŭ li, se la afero ŝajnas al li ĝusta, kaj se li havas simpation por mi: tiam estu skribate, ke oni revoku la leterojn, kiujn elpensis Haman, filo de Hamedata, la Agagido, kaj kiujn li skribis, por ekstermi la Judojn, kiuj troviĝas en ĉiuj landoj de la reĝo; 6 ĉar kiel mi povus vidi la malfeliĉon, kiu trafas mian popolon? kaj kiel mi povus vidi la pereon de miaj samgentanoj?

7 Tiam la reĝo Aĥaŝveroŝ diris al la reĝino Ester kaj al la Judo Mordeĥaj: Jen la domon de Haman mi transdonis al Ester, kaj lin mem oni pendigis sur arbo, pro tio, ke li metis sian manon sur la Judojn; 8 skribu do pri la Judoj en la nomo de la reĝo tion, kio plaĉas al vi, kaj sigelu per la reĝa ringo; ĉar leteron, skribitan en la nomo de la reĝo kaj sigelitan per la reĝa ringo, oni ne povas revoki. 9 Kaj oni vokis la skribistojn de la reĝo en tiu tempo, en la tria monato, tio estas en la monato Sivan, en ĝia dudek-tria tago; kaj oni skribis ĉion tiel, kiel ordonis Mordeĥaj, al la Judoj, al la satrapoj, al la regionestroj, kaj al la princoj de la landoj, kiuj estis de Hindujo ĝis Etiopujo, cent dudek sep landoj, al ĉiu lando laŭ ĝia skribmaniero kaj al ĉiu popolo en ĝia lingvo, ankaŭ al la Judoj laŭ ilia skribmaniero kaj en ilia lingvo. 10 Li skribigis en la nomo de la reĝo Aĥaŝveroŝ, kaj sigelis per la reĝa ringo, kaj sendis per rajdantaj kurieroj sur bone kurantaj bonrasaj ĉevaloj leterojn pri tio, 11 ke la reĝo permesas al la Judoj en ĉiuj urboj kolektiĝi kaj stariĝi, por defendi sian vivon, ekstermi, mortigi, kaj pereigi ĉiujn fortulojn de la popolo kaj de la lando, kiuj atakos ilin, la infanojn, kaj la virinojn, kaj disrabi ilian havaĵon, 12 en la daŭro de unu tago en ĉiuj landoj de la reĝo Aĥaŝveroŝ, en la dek-tria tago de la dek-dua monato, tio estas de la monato Adar;

<Duakanona aldono E>

12a Tio ĉi estas kopio de la letero:

12b Aĥaŝveroŝ, la granda reĝo, al la estroj de la cent dudek sep provincoj de Hindujo ĝis Etiopujo, kaj al ĉiuj, kiuj estas fidelaj al ni: saluton!

12c Multaj homoj, kiujn tre honoris la ekstrema bonvolemo de iliaj bonfarantoj, per tio fariĝis arogantaj. Ili ne nur provas malutili al niaj subuloj, sed ne kapablaj elteni sian gloron, ili intrigas kontraŭ siaj bonfarantoj.

12ĉ Ili ne nur volas forigi dankemon el inter la homoj, sed dank' al la fanfaronado de sentaŭguloj ili eĉ kredas, ke ili eskapos el la justeco de la ĉionvidanta Dio, kiu toleras neniun malbonon. 12d Ofte ankaŭ okazis al homoj en potenco, ke, ĉar al amikoj la ŝtataferojn ili konfidis, sub ilia influo ili fariĝis kunkulpaj pri la verŝado de senkulpa sango kaj trafiĝis en neripareblan mizeron. 12e Per sia malica ruzeco ili trompis la bonecon de la regantoj. 12f Tion vi povas konstati ne nur el la malnovaj rakontoj, sed jam estas tre proksime videble, kiajn malbonaĵojn faris la perverseco de homoj, kiuj uzas sian potencon malinde. 12g Por la estonteco ni faros nian eblon, por estigi pacon kaj kvieton por ĉiuj homoj en la regno. 12ĝ Ni faros ŝanĝojn, kaj ĉiam plej juste prijuĝos tion, kion oni proponos al ni.

12h Estas certa Haman, filo de Hamedata, Macedono, certe ne de Persa sango, kaj malproksima de nia boneco, kiu loĝas ĉe ni kiel gasto 12ĥ kaj li tiom ĝuas de la homamo, kiun ni montras al ĉiuj popoloj, ke li eĉ nomiĝis nia patro kaj ke li havis la plej altan rangon post la reĝa trono. 12i Sed tiu granda honoro por li fariĝis tro peza, kaj li ekintencis senigi nin de nia potenco kaj eĉ de la vivo. 12j Ankaŭ nian savinton kaj fidelan bonfarinton Mordeĥaj kaj nian senriproĉan partnerinon en la reĝeco Ester li volis pro ruzaj argumentoj neniigi kune kun ilia tuta popolo. 12ĵ Per tiuj intrigoj li nome esperis izoli nin kaj per tio transigi la potencon de la Persoj al la Macedonoj.

12k Sed ni konstatis, ke la Judoj, kiujn ĉi tiu ĉefkrimulo destinis al la pereo, ne estas krimuloj, sed ke ili vivas laŭ tre justaj leĝoj 12l kaj estas la filoj de la plej alta, plej granda Vivanta Dio, kiu por ni kaj por niaj patroj tiel prospere konservis nian regnon. 12m Vi do agos bone, se vi ne atentos la leteron, kiun sendis al vi Haman, filo de Hamedata. La viron, kiu respondecas pri ĝi, oni pendigis ĉe la arbo apud la pordegoj de Ŝuŝan, kune kun lia tuta familio. Tiel rapide plenumis pri li la juĝon Dio, kiu ĉion regas. 12n Kopion de ĉi tiu skribaĵo vi do sen iu ajn hezito tuj ĉie pendigu. Krome la Judojn vi lasu vivi laŭ iliaj propraj kutimoj, kaj plenforte vi helpu al ili sin defendi kontraŭ iliaj atakontoj, en la horo planita por ilia sufero, en la dek-tria tago de la dek-dua monato, Adar. 12o Ĉar tiun tagon, kiu por la elektita popolo devus fariĝi la tago de la pereo, la ĉionreganta Dio ŝanĝis en tagon de ĝojo. 12p Tial do inter viaj kutimaj festoj vi celebru specialan tagon kun bongustaj manĝaĵoj, por ke nun kaj estontece tiu tago estu signo pri nia saviĝo por ni kaj por ĉiuj bonvolaj Persoj, dum aliflanke ĝi memorigos niajn atakantojn pri ilia pereo.

12r Ĉiuj urboj aŭ vilaĝoj, kiuj ne agos laŭ ĉi tiu ordono, estos senescepte senkompate neniigitaj per lanco aŭ fajro. Ne nur la homoj ilin evitos, sed ankaŭ la sovaĝaj bestoj kaj la birdoj abomenos ĝin por ĉiam.

<Fino de la duakanona aldono E>

13 ke oni donu kopion de ĉi tiu ordonletero kiel leĝon, proklamotan al ĉiuj popoloj, kaj ke la Judoj estu pretaj por tiu tago, por venĝi al siaj malamikoj. 14 La kurieroj, rajdantaj sur bonrasaj ĉevaloj, elrajdis tuj kaj rapide kun la ordono de la reĝo. La leĝo estis donita en la kastelurbo Ŝuŝan.

15 Mordeĥaj eliris de la reĝo en reĝa vesto el blua kaj blanka ŝtofo, kun granda ora krono, kaj en mantelo bisina kaj purpura. Kaj la urbo Ŝuŝan ĝojkriis kaj estis gaja. 16 Ĉe la Judoj estis lumo kaj ĝojo, gajeco kaj triumfo. 17 Kaj en ĉiu lando kaj en ĉiu urbo, sur ĉiu loko, kien atingis la ordono kaj dekreto de la reĝo, estis ĉe la Judoj ĝojo kaj gajeco, festeno kaj festo. Kaj multaj homoj el la popoloj de la lando fariĝis Judoj, ĉar falis sur ilin timo antaŭ la Judoj.

<<    Ĉapitro: 8    >>



supren al la komenco de la paĝo