Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Ijob


<<    Ĉapitro: 41    >>



    1 Vidu, la espero ĉiun trompos;
    Jam ekvidinte ĝin, li falos.
    2 Neniu estas tiel kuraĝa, por inciti ĝin;
    Kiu do povas stari antaŭ Mi?
    3 Kiu antaŭe ion donis al Mi, ke Mi redonu al li?
    Sub la tuta ĉielo ĉio estas Mia.
    4 Mi ne silentos pri ĝiaj membroj,
    Pri ĝia forto kaj bela staturo.
    5 Kiu povas levi ĝian veston?
    Kiu aliros al ĝia paro da makzeloj?
    6 Kiu povas malfermi la pordon de ĝia vizaĝo?
    Teruro ĉirkaŭas ĝiajn dentojn.
    7 Ĝiaj fieraj skvamoj estas kiel ŝildoj,
    Interligitaj per fortika sigelo;
    8 Unu kuntuŝiĝas kun la alia tiel,
    Ke aero ne povas trairi tra ili;
    9 Unu alfortikiĝis al la alia,
    Interkuniĝis kaj ne disiĝas.
    10 Ĝia terno briligas lumon,
    Kaj ĝiaj okuloj estas kiel la palpebroj de la ĉielruĝo.
    11 El ĝia buŝo eliras torĉoj,
    Elkuras flamaj fajreroj.
    12 El ĝiaj nazotruoj eliras fumo,
    Kiel el bolanta poto aŭ kaldrono.
    13 Ĝia spiro ekbruligas karbojn,
    Kaj flamo eliras el ĝia buŝo.
    14 Sur ĝia kolo loĝas forto,
    Kaj antaŭ ĝi kuras teruro.
    15 La partoj de ĝia karno estas firme kunligitaj inter si,
    Tenas sin fortike sur ĝi, kaj ne ŝanceliĝas.
    16 Ĝia koro estas malmola kiel ŝtono,
    Kaj fortika kiel suba muelŝtono.
    17 Kiam ĝi sin levas, ektremas fortuloj,
    Konsterniĝas de teruro.
    18 Glavo, kiu alproksimiĝas al ĝi, ne povas sin teni,
    Nek lanco, sago, aŭ kiraso.
    19 Feron ĝi rigardas kiel pajlon,
    Kupron kiel putran lignon.
    20 Ne forpelos ĝin sago;
    Ŝtonoj el ŝtonĵetilo fariĝas pajleroj antaŭ ĝi.
    21 Bastonegon ĝi rigardas kiel pajlon,
    Kaj ĝi mokas la sonon de lanco.
    22 Sube ĝi havas akrajn pecetojn;
    Kiel draŝrulo ĝi kuŝas sur la ŝlimo.
    23 Kiel kaldronon ĝi ondigas la profundon;
    La maron ĝi kirlas kiel ŝmiraĵon.
    24 La vojo post ĝi lumas;
    La abismo aperas kiel grizaĵo.
    25 Ne ekzistas sur la tero io simila al ĝi;
    Ĝi estas kreita sentima.
    26 Ĝi rigardas malestime ĉion altan;
    Ĝi estas reĝo super ĉiuj sovaĝaj bestoj.


<<    Ĉapitro: 41    >>



supren al la komenco de la paĝo