Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Joel


<<    Ĉapitro: 3    >>


1 Post tio Mi elverŝos Mian spiriton sur ĉiun karnon; viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, viaj maljunuloj havos sonĝojn, viaj junuloj havos viziojn. 2 Eĉ sur la sklavojn kaj sur la sklavinojn Mi en tiu tempo elverŝos Mian spiriton. 3 Kaj Mi donos miraklajn signojn en la ĉielo kaj sur la tero: sangon, fajron, kaj kolonojn da fumo. 4 La suno fariĝos malluma, kaj la luno fariĝos sanga, antaŭ ol venos la granda kaj timinda tago de la Eternulo. 5 Kaj ĉiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, saviĝos; ĉar sur la monto Cion kaj en Jerusalem estos savo, kiel diris la Eternulo, ankaŭ por la restintoj, kiujn la Eternulo alvokos.

<<    Ĉapitro: 3    >>



supren al la komenco de la paĝo