Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Jona


<<    Ĉapitro: 2    >>


1 Kaj la Eternulo pretigis grandan fiŝon, ke ĝi englutu Jonan; kaj Jona restis en la interno de la fiŝo dum tri tagoj kaj tri noktoj. 2 Kaj Jona ekpreĝis al la Eternulo, sia Dio, el la interno de la fiŝo. 3 Kaj li diris:
    
    Kiam mi suferis, mi vokis al la Eternulo,
    Kaj Li respondis al mi;
    El la ventro de Ŝeol mi kriis,
    Kaj Vi aŭskultis mian voĉon.
    4 Vi ĵetis min en la profundegon, en la internon de la maro,
    Kaj fluego min ĉirkaŭis;
    Ĉiuj Viaj ondegoj kaj ondoj iris super min.
    5 Kaj mi pensis: Mi estas forpuŝita de antaŭ Viaj okuloj;
    Tamen mi rigardos ankoraŭ Vian sanktan templon.
    6 Ĉirkaŭis min akvo ĝis la animo;
    Abismo min ĉirkaŭis;
    Junko kovris mian kapon.
    7 Mi falis malsupren ĝis la fundamento de la montoj;
    La tero baris min por ĉiam per siaj rigliloj;
    Sed Vi, ho Eternulo, mia Dio, elirigis mian vivon el la pereo.
    8 Kiam mia animo senfortiĝis en mi, mi rememoris la Eternulon;
    Kaj mia preĝo alvenis al Vi en Vian sanktan templon.
    9 Tiuj, kiuj servas al vantaĵoj,
    Senigas sin je favorkoreco.
    10 Sed mi kun danka voĉo alportos al Vi oferon;
    Kion mi promesis, tion mi plenumos;
    Savo estas ĉe la Eternulo.
11 Kaj la Eternulo ordonis al la fiŝo, kaj ĝi elvomis Jonan sur la sekteron.

<<    Ĉapitro: 2    >>



supren al la komenco de la paĝo