Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Juĝistoj


<<    Ĉapitro: 3    >>


1 Kaj jen estas la popoloj, kiujn la Eternulo restigis, por elprovi per ili Izraelon, ĉiujn, kiuj ne sciis pri ĉiuj militoj kontraŭ Kanaan; 2 por ke eksciu la generacioj de la Izraelidoj, por lernigi militon al tiuj, kiuj antaŭe ne konis ĝin: 3 kvin princoj de Filiŝtoj, kaj ĉiuj Kanaanidoj, kaj Cidonanoj, kaj Ĥividoj, kiuj loĝis sur la monto Lebanon, de la monto Baal-Ĥermon ĝis la eniro de Ĥamat. 4 Ili restis, por elprovi per ili la Izraelidojn, por sciiĝi, ĉu ili obeos la ordonojn de la Eternulo, kiujn Li donis al iliaj patroj per Moseo. 5 Kaj la Izraelidoj loĝis meze de la Kanaanidoj, Ĥetidoj kaj Amoridoj kaj Perizidoj kaj Ĥividoj kaj Jebusidoj. 6 Kaj ili prenis al si iliajn filinojn kiel edzinojn, kaj siajn filinojn ili donis al iliaj filoj, kaj ili servis al iliaj dioj.

7 Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj forgesis la Eternulon, sian Dion, kaj servis al Baaloj kaj al sanktaj stangoj. 8 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael, kaj Li transdonis ilin en la manojn de Kuŝan-Riŝataim, reĝo de Mezopotamio; kaj la Izraelidoj servis al Kuŝan-Riŝataim dum ok jaroj. 9 Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo, kaj la Eternulo aperigis savanton por la Izraelidoj, kiu savis ilin: Otnielon, filon de Kenaz, pli juna frato de Kaleb. 10 Kaj estis sur li la spirito de la Eternulo, kaj li estis juĝisto de Izrael. Kaj li eliris milite, kaj la Eternulo transdonis en lian manon Kuŝan-Riŝataimon, reĝon de Mezopotamio, kaj lia mano fariĝis forta super Kuŝan-Riŝataim. 11 Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj; kaj mortis Otniel, filo de Kenaz.

12 Kaj denove la Izraelidoj faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo; kaj la Eternulo fortigis Eglonon, reĝon de Moab, kontraŭ Izrael, pro tio, ke ili faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo. 13 Kaj li aligis al si la Amonidojn kaj Amalekidojn, kaj iris kaj venkobatis Izraelon, kaj ili ekposedis la urbon de Palmoj. 14 Kaj la Izraelidoj servis al Eglon, reĝo de Moab, dum dek ok jaroj. 15 Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo, kaj la Eternulo aperigis por ili savanton, Ehudon, filon de Gera, Benjamenidon, maldekstramanulon. Kaj la Izraelidoj sendis per li donacojn al Eglon, reĝo de Moab. 16 Kaj Ehud faris al si glavon dutranĉan, havantan la longon de unu ulno, kaj zonis ĝin sub sia vesto al sia dekstra femuro. 17 Kaj li prezentis la donacojn al Eglon, reĝo de Moab; Eglon estis homo tre grasdika. 18 Kaj kiam li finis la prezentadon de la donacoj, li foririgis la homojn, kiuj alportis la donacojn. 19 Sed li mem revenis de la idoloj en Gilgal, kaj diris: Mi devas diri al vi ion sekretan, ho reĝo. Kaj tiu diris: Silentu! Kaj eliris de apud li ĉiuj, kiuj staris apud li. 20 Kaj Ehud eniris al li, kiam li sidis en malvarmeta ĉambreto, kiu estis por li sola; kaj Ehud diris: Mi havas por vi vorton de Dio; kaj li leviĝis de la seĝo. 21 Tiam Ehud etendis sian maldekstran manon, kaj prenis la glavon de sia dekstra femuro, kaj enpuŝis ĝin en lian ventron tiel, 22 ke eĉ la tenilo eniris post la tranĉfero, kaj la graso kovris la tranĉferon; ĉar li ne eltiris la glavon en lia ventro, kaj ĝi trapenetris la postan parton de la korpo. 23 Kaj Ehud eliris en la vestiblon, kaj fermis post si la pordon de la ĉambreto, kaj ŝlosis ĝin. 24 Kiam li eliris, la servantoj de la reĝo venis, kaj vidis, ke la pordo de la ĉambreto estas ŝlosita, kaj ili diris: Certe pro natura bezono li estas en la malvarmeta ĉambreto. 25 Kaj ili atendis longe, sed neniu malfermis la pordon de la ĉambreto; tiam ili prenis la ŝlosilon kaj malŝlosis, kaj ili vidis, ke ilia sinjoro kuŝas malviva sur la tero. 26 Kaj dum ili staris konsternitaj, Ehud forkuris, kaj li preterpasis la idolojn kaj forkuris al Seira. 27 Kaj kiam li alvenis, li ektrumpetis per korno sur la monto de Efraim, kaj la Izraelidoj malsupreniris kun li de la monto, kaj li estis antaŭ ili. 28 Kaj li diris al ili: Kuru post mi; ĉar la Eternulo transdonis viajn malamikojn, la Moabidojn, en viajn manojn. Kaj ili iris post li, kaj okupis la transirejon de Jordan, kondukantan al Moab, kaj permesis al neniu transiri. 29 Kaj ili mortigis en tiu tempo ĉirkaŭ dek mil virojn el la Moabidoj, homojn sanajn kaj fortajn; kaj neniu saviĝis. 30 Kaj en tiu tago Moab humiliĝis sub la manojn de la Izraelidoj; kaj la lando ripozis dum okdek jaroj. 31 Post li estis Ŝamgar, filo de Anat; li mortigis sescent virojn el la Filiŝtoj per bova bastono; kaj li ankaŭ savis Izraelon.

<<    Ĉapitro: 3    >>



supren al la komenco de la paĝo