Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Predikanto/Kohelet


<<    Ĉapitro: 3    >>



    1 Por ĉio estas sezono,
    kaj tempo difinita estas por ĉiu afero sub la suno;
    2 estas tempo por naskiĝi, kaj tempo por morti;
    estas tempo por planti, kaj tempo por elŝiri la plantitaĵon;
    3 estas tempo por mortigi, kaj tempo por kuraci;
    estas tempo por detrui, kaj tempo por konstrui;
    4 estas tempo por plori, kaj tempo por ridi;
    estas tempo por ĝemi, kaj tempo por danci;
    5 estas tempo por disĵeti ŝtonojn, kaj tempo por kolekti ŝtonojn;
    estas tempo por ĉirkaŭbraki, kaj tempo por foriri de ĉirkaŭbrakado;
    6 estas tempo por serĉi, kaj tempo por perdi;
    estas tempo por konservi, kaj tempo por forĵeti;
    7 estas tempo por disŝiri, kaj tempo por kunkudri;
    estas tempo por silenti, kaj tempo por paroli;
    8 estas tempo por ami, kaj tempo por malami;
    estas tempo por milito, kaj tempo por paco.
9 Kian profiton havas faranto de tio, kion li laboras? 10 Mi vidis la penemecon, kiun Dio donis al la homidoj, por ke ili turmentiĝu per ĝi. 11 Ĉion Li kreis bela ĝiatempe; kaj scion pri la mondo Li enmetis en ilian koron, sed tiel, ke homo ne povas kompreni la farojn, kiujn faris Dio de la komenco ĝis la fino. 12 Mi scias, ke ekzistas nenia bono por ili, krom ĝoji kaj fari bonon en sia vivo. 13 Kaj se homo manĝas kaj trinkas kaj ĝuas bonon de sia tuta laborado, tio estas dono de Dio. 14 Mi scias, ke ĉio, kion faras Dio, restas eterne; al ĝi oni nenion povas aldoni, kaj de ĝi oni nenion povas depreni; kaj Dio tion faris, ke oni Lin timu. 15 Kio fariĝis, tio ekzistas de longe; kaj kio estas fariĝonta, tio antaŭ longe jam estis, kaj Dio revokas pasintaĵon.

16 Ankoraŭ mi vidis sub la suno: en la loko de juĝo, ke tie estas maljusteco; en la loko de vero, ke tie estas malico. 17 Mi diris en mia koro: Piulon kaj malpiulon juĝos Dio; ĉar estas tempo por ĉiu afero, kaj por ĉio, kio fariĝas tie. 18 Mi diris en mia koro: Ĉi tio estas pri la homidoj, ke Dio ilin elprovu, kaj ke ili vidu, ke ili estas bruto per si mem. 19 Ĉar la sorto de homidoj kaj la sorto de bruto estas sorto egala: kiel ĉi tiuj mortas, tiel mortas ankaŭ tiuj, kaj sama spirito estas en ĉiuj; kaj supereco de homo kontraŭ bruto ne ekzistas, ĉar ĉio estas vantaĵo. 20 Ĉiuj iras al unu loko: ĉiuj fariĝis el polvo, kaj ĉiuj refariĝos polvo. 21 Kiu scias, ĉu la spirito de homidoj leviĝas supren, kaj ĉu la spirito de bruto malleviĝas malsupren en la teron? 22 Kaj mi ekvidis, ke ekzistas nenio pli bona, ol ke homo ĝuu plezuron de siaj faroj, ĉar tia estas lia sorto; ĉar kiu alkondukos lin, por vidi, kio estas post li?

<<    Ĉapitro: 3    >>



supren al la komenco de la paĝo