Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Letero de Jeremia / Baruĥ 6


6,1 Kopio de la letero, kiun Jeremia sendis al tiuj, kiujn la reĝo de la Babilonanoj forkaptis al Babilono, por averti ilin, laŭ ordono de Dio. – Pro la pekoj, kiujn vi faris antaŭ Dio, forkondukas vin al Babilono Nebukadnecar, la reĝo de la Babilonanoj. 6,2 Alveninte en Babilonon, dum jaroj kaj jaroj tie vi restos, dum sep generacioj. Post tio Mi sekure rekondukos vin hejmen. 6,3 Arĝentajn, orajn kaj lignajn diojn vi vidos en Babilono, kiujn portas surŝultre kaj pie adoras la popoloj. 6,4 Sed vi atentu kaj ne similiĝu al ili: vi ne respektu tiujn diojn! 6,5 Kiam vi vidas, kiel la amaso adorkliniĝas antaŭ kaj malantaŭ tiuj dioj, vi pensu en vi mem: Nur Vin, Sinjoro, oni adoru! 6,6 Ĉar mia anĝelo estas kun vi, kaj li elprovos viajn animojn. 6,7 La langon de tiuj dioj poluris lignaĵisto, ilian korpon li kovris per arĝento kaj oro. Ili ne estas dioj, ili ne povas paroli. 6,8 Oni forĝas por tiuj dioj orajn kronojn, kvazaŭ ili estus parademaj knabinoj. 6,9 Kelkfoje la pastroj prenas oron kaj arĝenton de siaj dioj por sia propra uzado, aŭ por donaci al la knabinoj en la bordeloj. 6,10 Tiujn arĝentajn, orajn kaj lignajn diojn oni ornamas kvazaŭ homojn, sed tio ne faras ilin rezistemaj kontraŭ rusto kaj vermoj. 6,11 Kaj malgraŭ iliaj purpuraj vestaĵoj oni devas forlavi de iliaj vizaĝoj la polvon de la templo, kiu abunde kuŝas sur ili. 6,12 Unu tenas sceptron kvazaŭ provinca reganto, sed kiu misagas kontraŭ li, tiun li ne povos mortigi. 6,13 La alia mane portas glavon aŭ batalhakilon, sed li estas senpova kontraŭ milito aŭ ŝtelistoj. 6,14 Tiel do estas klare, ke ili ne estas dioj. Do ne timu ilin. 6,15 Iliaj dioj estas senutilaj kiel rompita argila poto. Starigite en la templo, 6,16 iliaj okuloj pleniĝas de la polvo de la piedoj de l' vizitantoj. 6,17 Kaj kiel la pordoj de malliberejo fermiĝas malantaŭ la viro, kiun pro krimo kontraŭ la reĝo oni mortkondamnis, tiel same la pastroj baras la pordojn de la temploj per rigliloj kaj stangoj, timante ke ŝtelistoj prirabos la diojn. 6,18 Por tiuj dioj ili bruligas pli da lampoj ol por si mem, kvankam eĉ ne unu el ili povas vidi. 6,19 Al tiuj dioj estas kiel al trabo de ilia templo: la interno, kiel oni tion nomas, estas komplete forkonsumita. Sed ili ne rimarkas la vermojn, kiuj venas el la tero kaj formanĝas ilin mem kaj iliajn vestaĵojn. 6,20 Ilia vizaĝo estas nigra pro la fumo de la templo. 6,21 Ĉirkaŭ iliaj korpo kaj kapo flugetadas vespertoj, hirundoj kaj aliaj birdoj; eĉ sovaĝaj katoj eksidas sur ili. 6,22 Tiel do vi scias, ke ili ne estas dioj. Do ne timu ilin. 6,23 Se la oron oni ne poluras, per kiu ili estas ornamitaj, ili ne brilas. Kiam ili estis muldataj, eĉ tion ili ne konsciis. 6,24 Je ĉiaj prezoj oni povas aĉeti ilin; ili ja estas nur senvivaĵoj. 6,25 Ĉar piedojn ili ne havas, oni devas porti ilin; tiel al ĉiuj ili montras sian senpovon. Se ili falas teren, je sia honto iliaj adorantoj devas levi ilin. 6,26 Se oni starigas ilin ĝustaloke, ili ne plu povas moviĝi; se ili flankenŝoviĝis, ili ne povas rerektigi sin, sed oni devas meti la donacojn antaŭ ilin, kiel ĉe mortintoj. 6,27 La pastroj vendas iliajn oferaĵojn aŭ tenas ilin por si mem. Iliaj edzinoj peklas parton el tio, sed nenion ili donas al la malriĉuloj aŭ malfortuloj. Ankaŭ dum menstruo aŭ mallonge post nasko ili tuŝas ilin. 6,28 Tiel do vi scias, ke ili ne estas dioj. Do ne timu ilin. 6,29 Kial oni nomus ilin dioj? Ankaŭ virinoj antaŭmetas oferaĵojn al tiuj arĝentaj, oraj kaj lignaj dioj. 6,30 En iliaj temploj sidas la pastroj, kun ŝiritaj vestaĵoj, kun forrazitaj kap- kaj barboharoj, kun nekovrita kapo. 6,31 Ili bruaĉas antaŭ siaj dioj same, kiel kelkaj faras ĉe la morto-manĝoj. 6,32 El iliaj vestaĵoj la pastroj prenas ion por vesti siajn edzinojn kaj infanojn. 6,33 Ĉu oni bone aŭ malbone traktas ilin, ili ne povas ĝin rekompenci. Reĝojn ili ne povas enoficigi nek forigi. 6,34 Ankaŭ riĉon aŭ monon ili ne povas doni. Se iu ne plenumas sian voton al ili, ili ne povas peti kontentigon. 6,35 Neniun homon ili savas de la morto, kaj neniun malfortulon ili liberigas el la potenco de fortulo. 6,36 Blindulon ili ne povas fari vidanto, nek helpi al iu en danĝero. 6,37 Ili ne kompatas vidvinojn, pri orfoj ili ne zorgas. 6,38 Ili estas sensentaj kiel ŝtonoj el la montaro, tiuj lignaj dioj kovritaj per oro kaj arĝento. Iliaj adorantoj estos seniluziitaj. 6,39 Kiel oni do povus pensi aŭ diri, ke ili estas dioj? 6,40 Krom tio la Ĥaldeoj mem malhonoras siajn diojn. Kiam mutulon ili vidas, kiu ne povas paroli, ili venigas Belon, esperante, ke li sanigos lin, kvazaŭ Bel povus aŭdi lin. 6,41 Sed neniu rezonado igas ilin forlasi tiujn diojn; tiel malsaĝaj ili estas. 6,42 Ligite per ŝnuroj, la virinoj sidadas laŭ la stratoj, kaj bruligas branon. 6,43 Kiam unu el ili, invitite de pasanto, sekskuniĝis kun li, ŝi moketas la najbarinon, ke tiu ankoraŭ ne havis la saman honoron kaj ke ties ŝnuro ankoraŭ ne ŝiriĝis. 6,44 Ĉio, kio okazas ĉe ili, estas trompo. Kial do pensi aŭ diri, ke ili estas dioj? 6,45 Lignaĵistoj aŭ oraĵistoj produktis ilin; nenio alia ili fariĝis ol tio, kion la metiistoj deziris. 6,46 La farintoj mem ne fariĝas maljunaj. Kiel do ilia faraĵo povus esti dioj? 6,47 Nur seniluzion kaj honton ili postlasas al sia idaro. 6,48 Se milito aŭ katastrofo minacas tiajn diojn, la pastroj interkonsiliĝas, kie kaŝi ilin. 6,49 Kial do oni ne komprenas, ke tiuj, kiuj ne povas sin savi el milito aŭ katastrofo, ne estas dioj? 6,50 Oni ja devas konfesi, ke tiuj lignaj dioj kovritaj per oro kaj arĝento estas falsaj dioj. Al ĉiuj popoloj kaj reĝoj devas esti klare, ke ili ne estas dioj, sed homfaritaĵo sen iu dia potenco. 6,51 Kiu bezonas pli da pruvoj, ke ili ne estas dioj? 6,52 Ili ne enoficigas reĝon super la lando; ili ne donas pluvon al la homoj. 6,53 Ili ne donas justan juĝon nek ŝirmas kontraŭ maljusteco; ili estas senpovaj kiel la korvoj inter ĉielo kaj tero. 6,54 Se fulmo frapas la templon de tiuj lignaj dioj kovritaj per oro kaj arĝento, la pastroj, fuĝante, sin povas savi; sed ili mem kune kun la traboj forbrulas. 6,55 Al ili ne estas eble rezisti kontraŭ reĝo aŭ malamikoj. 6,56 Kiel oni do povus supozi, ke ili estas dioj? 6,57 Tiuj lignaj dioj kovritaj per oro kaj arĝento nenion kapablas kontraŭ ŝtelistoj kaj rabistoj. Se tiuj kaptas ilin, ili deprenas la oron, la arĝenton kaj la vestaĵojn, kaj foriras kun sia predo. Kaj nenion ili povas fari kontraŭ tio. 6,58 Pli bona do estas reĝo, kiu povas sentigi sian potencon, aŭ utila meblo, kiun uzas la posedanto, ol tiuj falsaj dioj; pli bona dompordo, kiu protektas ĉion en la domo, ol tiuj falsaj dioj; pli bona ligna kolono en palaco ol tiuj falsaj dioj. 6,59 La suno, la luno kaj la steloj donas lumon, kaj tiel estas utilaj; 6,60 same la flagra fulmo, bela por rigardi, kaj ankaŭ la vento, kiu blovas super ĉiu regiono. 6,61 Se Dio ordonas al la nuboj vojaĝi super la tuta tero, ili obeas Lian ordonon. La fajro, kiu venas desupre por cindrigi la arbarojn en la montaro, plenumas sian taskon. 6,62 Sed al ĉio ĉi tio tiuj dioj estas kompareblaj nek laŭ beleco nek laŭ potenco. 6,63 Tial ne estas penseble nek direble, ke ili estas dioj. Ili ne kapablas fari justecon nek bonfarojn. 6,64 Vi scias, ke ili ne estas dioj; do ne timu ilin! 6,65 Reĝon ili ne povas malbeni nek beni. 6,66 Al la popoloj ili ne donas signojn sur la ĉielo, ne brilas kiel la suno, ne lumas kiel la luno. 6,67 La sovaĝaj bestoj estas pli lertaj ol ili. Tiuj almenaŭ kapablas serĉi rifuĝejon. 6,68 El ĉio ĉi tio pruviĝas, ke ili ne estas dioj. Do ne timu ilin. 6,69 Kiel birdtimigilo en kukuma kampo, kiu nenion protektas, tiaj estas iliaj lignaj dioj kovritaj per oro kaj arĝento. 6,70 Same ili similas al dornarbusto en ĝardeno, sur kiu eksidas la birdoj; ankaŭ al kadavro en malluma tombo similas tiuj lignaj dioj kovritaj per oro kaj arĝento. 6,71 El la purpuro kaj la lino, kiuj putriĝas sur ili, oni povas konstati, ke ili ne estas dioj. Fine ilin mem manĝas la vermoj: honto por la lando. 6,72 Pli bona do estas la justulo, kiu ne havas idolojn; li ja eskapas la mokridadon.

supren al la komenco de la paĝo