Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Mateo


<<    Ĉapitro: 3    >>


1 <Preparo de la agoj de Jesuo: Mat 3,1 - 4,11>

En tiuj tagoj venis Johano, la Baptisto, predikante en la dezerto de Judujo, 2 kaj dirante: Pentu, ĉar alproksimiĝis la regno de la ĉielo. 3 Ĉar li estas tiu, pri kiu estis dirite per la profeto Jesaja:
    Voĉo de krianto en la dezerto:
    Pretigu la vojon de la Eternulo,
    Rektigu Liajn irejojn.
4 Kaj tiu Johano havis sian vestaĵon el kamelaj haroj, kaj ledan zonon ĉirkaŭ siaj lumboj, kaj lia nutraĵo estis akridoj kaj sovaĝa mielo. 5 Tiam eliris al li Jerusalem kaj la tuta Judujo kaj la tuta ĉirkaŭaĵo de Jordan; 6 kaj ili estis baptitaj de li en la rivero Jordan, konfesante siajn pekojn. 7 Kaj vidante multajn el la Fariseoj kaj Sadukeoj venantajn al lia baptado, li diris al ili: Ho vipuridoj! kiu vin avertis forkuri de la venonta kolero? 8 Donu do fruktojn taŭgajn por pento; 9 kaj ne pensu diri en vi: Ni havas Abrahamon kiel patron; ĉar mi diras al vi, ke Dio povas el ĉi tiuj ŝtonoj starigi idojn al Abraham. 10 Kaj jam la hakilo kuŝas ĉe la radiko de la arboj; tial ĉiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata, kaj ĵetata en fajron. 11 Mi ja vin baptas per akvo por pento; sed tiu, kiu venas post mi, estas pli potenca ol mi; liajn ŝuojn mi ne estas inda porti; li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro; 12 lia ventumilo estas en lia mano, kaj li elpurigos sian draŝejon, kaj li kolektos sian tritikon en la grenejon; sed la grenventumaĵon li bruligos per fajro neestingebla.

13 Tiam venis Jesuo el Galileo al Jordan al Johano, por esti baptata de li. 14 Sed tiu lin malakceptis, dirante: Mi bezonas esti baptata de vi, kaj ĉu vi venas al mi? 15 Sed Jesuo responde diris al li: Lasu do, ĉar tiel decas al ni plenumi ĉian justecon. Tiam li lasis lin. 16 Kaj Jesuo, baptite, supreniris tuj el la akvo; kaj jen la ĉielo malfermiĝis, kaj li vidis la Spiriton de Dio malsuprenirantan kiel kolombo, kaj venantan sur lin; 17 kaj jen voĉo el la ĉielo, dirante: Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.

<<    Ĉapitro: 3    >>



supren al la komenco de la paĝo