Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Nombroj


<<    Ĉapitro: 17    >>


1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 Diru al Eleazar, filo de la pastro Aaron, ke li levu la incensujon el la brulintaĵo, sed la fajron disĵetu malproksimen; ĉar sanktiĝis 3 la incensujoj de tiuj, kiuj per sia vivo pagis pro la peko; kaj oni faru el ili tavoletojn, por tegi la altaron; ĉar oni alportis ilin antaŭ la Eternulon, kaj ili sanktiĝis; kaj ili estu memoriga signo por la Izraelidoj. 4 Kaj Eleazar, la pastro, prenis la kuprajn incensujojn, kiujn alportis la bruligitaj, kaj tavoligis ilin, por tegi la altaron 5 memorige por la Izraelidoj, ke laiko, kiu ne estas el la idoj de Aaron, ne alproksimiĝu, por incensi antaŭ la Eternulo, por ke li ne fariĝu kiel Koraĥ kaj lia anaro, kiel diris la Eternulo al li per Moseo. 6 Kaj en la sekvanta tago la tuta komunumo de la Izraelidoj ekmurmuris kontraŭ Moseo kaj kontraŭ Aaron, dirante: Vi mortigis la popolon de la Eternulo. 7 Kaj kiam kolektiĝis la komunumo kontraŭ Moseo kaj kontraŭ Aaron, ili turniĝis al la tabernaklo de kunveno; kaj jen kovris ĝin la nubo kaj aperis la majesto de la Eternulo. 8 Kaj eniris Moseo kaj Aaron en la antaŭan parton de la tabernaklo de kunveno. 9 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 10 Foriĝu el inter ĉi tiu komunumo, kaj Mi pereigos ilin en momento. Sed ili ĵetiĝis vizaĝaltere. 11 Kaj Moseo diris al Aaron: Prenu vian incensujon kaj metu sur ĝin fajron de la altaro kaj ŝutu sur ĝin incenson kaj iru rapide al la komunumo kaj pekliberigu ĝin; ĉar eliris kolero de antaŭ la Eternulo, komenciĝis la frapado. 12 Tiam Aaron prenis, kiel diris Moseo, kaj kuris en la mezon de la komunumo; kaj jen komenciĝis jam la frapado en la popolo. Kaj li metis la incenson kaj pekliberigis la popolon. 13 Li stariĝis inter la mortintoj kaj la vivantoj, kaj la frapado ĉesiĝis. 14 Kaj la nombro de la mortintoj de la frapado estis dek kvar mil sepcent, krom tiuj, kiuj mortis pro Koraĥ. 15 Kaj Aaron revenis al Moseo al la pordo de la tabernaklo de kunveno; kaj la frapado ĉesiĝis. 16 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 17 Parolu al la Izraelidoj, kaj prenu de ili po unu bastono de ĉiu tribo, de ĉiuj iliaj triboj dek du bastonojn, kaj ĉies nomon skribu sur lia bastono. 18 Sed la nomon de Aaron skribu sur la bastono de Levi; ĉar unu bastono devas esti de la estro de ilia tribo. 19 Kaj kuŝigu ilin en la tabernaklo de kunveno antaŭ la kesto de atesto, kie Mi aperas al vi. 20 Kaj kiun viron Mi elektos, ties bastono ekfloros; kaj tiel Mi silentigos antaŭ Mi la murmuradon de la Izraelidoj, kiun ili murmuras kontraŭ vi. 21 Kaj Moseo parolis al la Izraelidoj, kaj ĉiuj iliaj estroj donis al li po unu bastono de ĉiu tribo, laŭ iliaj triboj dek du bastonojn; kaj la bastono de Aaron estis inter iliaj bastonoj. 22 Kaj Moseo kuŝigis la bastonojn antaŭ la Eternulo en la tabernaklo de atesto. 23 Kaj en la sekvanta tago Moseo venis en la tabernaklon de atesto; kaj jen ekfloris la bastono de Aaron de la domo de Levi, kaj ĝi elirigis burĝonojn kaj donis florojn kaj maturigis migdalojn. 24 Kaj Moseo elportis ĉiujn bastonojn de antaŭ la Eternulo al ĉiuj Izraelidoj; kaj ili vidis, kaj ĉiu prenis sian bastonon. 25 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Remetu la bastonon de Aaron antaŭ la keston de atesto, por ke ĝi estu gardata kiel memorsigno por la ribelemuloj, por ke ĉesiĝu ilia murmurado kontraŭ Mi, kaj por ke ili ne mortu. 26 Kaj Moseo faris tion; kiel la Eternulo ordonis al li, tiel li faris. 27 Kaj la Izraelidoj diris al Moseo: Jen ni mortas, ni pereas, ni ĉiuj pereas; 28 ĉiu, kiu alproksimiĝas al la tabernaklo de la Eternulo, mortas; ĉu ni ĉiuj mortos?

<<    Ĉapitro: 17    >>



supren al la komenco de la paĝo