Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 110    >>


1 [Psalmo de David.]
    
    La Eternulo diris al mia sinjoro:
    Sidu dekstre de Mi,
    Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.
    2 La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion:
    Regu inter viaj malamikoj. –
    
    3 En la tago de via potenco via popolo volonte sin donas al vi en sankta ornamo.
    De la komenco de matenruĝo aliĝas al vi la roso de via junularo. –
    
    4 La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos;
    Vi estas pastro por ĉiam,
    Laŭ la maniero de Melkicedek. –
    
    5 La Sinjoro ĉe via dekstra flanko
    Frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.
    6 Li juĝos inter la popoloj, inter plene da kadavroj;
    Li frakasos la ĉefon de granda lando.
    7 Li trinkos el rivero sur la vojo;
    Tial li levos la kapon.


<<    Psalmo: 110    >>



supren al la komenco de la paĝo