Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 124    >>


1 [Kanto de suprenirado. De David.]
    
    Se la Eternulo ne estus kun ni,
    Diru nun Izrael,
    2 Se la Eternulo ne estus kun ni,
    Kiam homoj leviĝis kontraŭ ni:
    3 Tiam ili englutus nin vivajn,
    Kiam ekflamis kontraŭ ni ilia kolero;
    4 Tiam dronigus nin akvo,
    Torento kovrus nian animon;
    5 Tiam kovrus nian animon
    Pereiga akvo. –
    
    6 Benata estu la Eternulo,
    Kiu ne fordonis nin kiel rabakiron al iliaj dentoj.
    7 Nia animo liberiĝis, kiel birdo el la reto de kaptistoj;
    La reto disŝiriĝis, kaj ni liberiĝis.
    8 Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo,
    Kiu kreis la ĉielon kaj la teron.


<<    Psalmo: 124    >>



supren al la komenco de la paĝo