Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 128    >>


1 [Kanto de suprenirado.]
    
    Feliĉa estas tiu, kiu timas la Eternulon
    Kaj iras laŭ Liaj vojoj.
    2 Kiam vi manĝas la laborakiron de viaj manoj,
    Feliĉe kaj bone estas al vi.
    3 Via edzino estas kiel fruktoporta vinberbranĉo interne en via domo;
    Viaj filoj estas kiel olivaj branĉoj ĉirkaŭ via tablo.
    4 Jen tiel estas benata tiu homo,
    Kiu timas la Eternulon. –
    
    5 Benos vin la Eternulo el Cion,
    Kaj vi vidos la bonstaton de Jerusalem en la daŭro de via tuta vivo.
    6 Kaj vi vidos la infanojn de viaj infanoj.
    
    Paco al Izrael!


<<    Psalmo: 128    >>



supren al la komenco de la paĝo