Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 132    >>


1 [Kanto de suprenirado.]
    
    Rememoru, ho Eternulo,
    Davidon kaj ĉiujn liajn suferojn;
    2 Ke li ĵuris al la Eternulo,
    Kaj donis sanktan promeson al la Potenculo de Jakob:
    3 Mi ne eniros en la ŝirmejon de mia domo,
    Mi ne supreniros sur la liton, pretigitan por mi;
    4 Mi ne donos dormon al miaj okuloj,
    Nek dormeton al miaj palpebroj,
    5 Ĝis mi trovos lokon por la Eternulo,
    Loĝejon por la Potenculo de Jakob. –
    
    6 Jen ni aŭdis, ke ĝi estas en Efrata;
    Ni ĝin trovis sur arbara kampo.
    7 Ni iru en Lian loĝejon,
    Ni kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj. –
    
    8 Leviĝu, ho Eternulo, en Vian ripozejon,
    Vi kaj la kesto de Via potenco.
    9 Viaj pastroj vestiĝu per justeco,
    Kaj Viaj fideluloj triumfu. –
    
    10 Pro David, Via sklavo,
    Ne forturnu la vizaĝon de Via sanktoleito.
    11 La Eternulo ĵuris al David veron, kaj Li ne dekliniĝos de ĝi:
    Frukton de via ventro Mi sidigos sur via trono;
    12 Se viaj filoj observos Mian interligon kaj Mian leĝon, kiun Mi instruos al ili,
    Tiam ankaŭ iliaj filoj eterne sidos sur via trono. –
    
    13 Ĉar la Eternulo elektis Cionon,
    Kaj deziris, ke ĝi estu loĝejo por Li:
    14 Ĉi tio estas Mia ripozejo por eterne;
    Ĉi tie Mi loĝos, ĉar ĝin Mi ekdeziris.
    15 Ĝian nutraĵon Mi abunde benos,
    Ĝiajn malriĉulojn Mi satigos per pano.
    16 Kaj ĝiajn pastrojn Mi vestos per savo;
    Kaj ĝiaj fideluloj ĝojos kaj triumfos.
    17 Tie Mi elkreskigos kornon al David,
    Tie Mi aranĝos lumilon por Mia sanktoleito.
    18 Liajn malamikojn Mi kovros per honto;
    Sed sur li brilos lia krono.


<<    Psalmo: 132    >>



supren al la komenco de la paĝo