Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 135    >>



    1 Haleluja! –
    
    Gloru la nomon de la Eternulo,
    Gloru, sklavoj de la Eternulo,
    2 Kiuj staras en la domo de la Eternulo,
    En la kortoj de la domo de nia Dio.
    3 Gloru la Eternulon, ĉar la Eternulo estas bona;
    Prikantu Lian nomon, ĉar ĝi estas ĉarma.
    4 Ĉar Jakobon la Eternulo elektis al Si,
    Izraelon kiel Sian trezoron. –
    
    5 Ĉar mi scias, ke la Eternulo estas granda
    Kaj ke nia Sinjoro estas super ĉiuj dioj.
    6 Ĉion, kion la Eternulo deziras, Li faras,
    En la ĉielo kaj sur la tero, sur la maroj kaj en ĉiuj abismoj.
    7 Li levas la nubojn de la randoj de la tero,
    Li aperigas fulmojn en la pluvo,
    Li elirigas la venton al Siaj provizejoj. –
    
    8 Li batis la unuenaskitojn en Egiptujo,
    De homo ĝis bruto.
    9 Li aperigis signojn kaj miraklojn interne de vi, ho Egiptujo,
    Super Faraono kaj ĉiuj liaj sklavoj.
    10 Li batis multajn popolojn,
    Kaj mortigis potencajn reĝojn:
    11 Siĥonon, reĝon de la Amoridoj,
    Kaj Ogon, reĝon de Baŝan,
    Kaj ĉiujn regnojn Kanaanajn.
    12 Kaj Li donis ilian landon kiel heredon,
    Heredon al Lia popolo Izrael.
    13 Ho Eternulo, Via nomo estas eterna;
    Ho Eternulo, la memoro pri Vi restas por ĉiuj generacioj.
    14 Ĉar la Eternulo juĝos Sian popolon,
    Kaj Li korfavoros Siajn sklavojn. –
    
    15 La idoloj de la popoloj estas arĝento kaj oro,
    Faritaĵo de homaj manoj.
    16 Buŝon ili havas, sed ne parolas;
    Okulojn ili havas, sed ne vidas;
    17 Orelojn ili havas, sed ne aŭdas;
    Kaj ne ekzistas spiro en ilia buŝo.
    18 Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj,
    Ĉiuj, kiuj ilin fidas. –
    
    19 Ho domo de Izrael, benu la Eternulon;
    Ho domo de Aaron, benu la Eternulon;
    20 Ho domo de Levi, benu la Eternulon;
    Ho timantoj de la Eternulo, benu la Eternulon.
    21 El Cion estu benata la Eternulo,
    Kiu loĝas en Jerusalem. –
    
    Haleluja!


<<    Psalmo: 135    >>



supren al la komenco de la paĝo