Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 137    >>



    1 Apud la riveroj de Babel
    Ni sidis kaj ploris,
    Rememorante Cionon.
    2 Sur la salikoj tie
    Ni pendigis niajn harpojn.
    3 Ĉar tie niaj kaptintoj postulis de ni kantojn,
    Kaj niaj mokantoj ĝojon, dirante:
    Kantu al ni el la kantoj de Cion.
    4 Kiel ni kantos sur fremda tero
    La kanton de la Eternulo?
    5 Se mi forgesos vin, ho Jerusalem,
    Tiam forgesiĝu mia dekstra mano;
    6 Algluiĝu mia lango al mia palato,
    Se mi vin ne memoros,
    Se mi ne levos Jerusalemon en la supron de miaj ĝojoj. –
    
    7 Rememorigu, ho Eternulo, al la filoj de Edom
    La tagon de Jerusalem, kiam ili diris: Detruu, detruu ĝis ĝia fundamento.
    8 Ho ruinigema filino de Babel!
    Bone estos al tiu,
    Kiu repagos al vi por la faro, kiun vi faris al ni.
    9 Bone estos al tiu,
    Kiu prenos kaj frakasos viajn infanetojn sur ŝtono.


<<    Psalmo: 137    >>



supren al la komenco de la paĝo