Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 148    >>



    1 Haleluja! –
    
    Gloru la Eternulon el la ĉielo,
    Gloru Lin en la alto.
    2 Gloru Lin, ĉiuj Liaj anĝeloj;
    Gloru Lin, ĉiuj Liaj militistaroj.
    3 Gloru Lin, suno kaj luno;
    Gloru Lin, ĉiuj lumaj steloj.
    4 Gloru Lin, plej supraj ĉieloj,
    Kaj la akvo, kiu estas super la ĉielo.
    5 Ili gloru la nomon de la Eternulo;
    Ĉar Li ordonis, kaj ili kreiĝis.
    6 Kaj Li starigis ilin por ĉiam, por eterne;
    Li donis leĝon, kiun ili ne malobeos. –
    
    7 Gloru la Eternulon el la tero,
    Marmonstroj kaj ĉiuj abismoj;
    8 Fulmo kaj hajlo, neĝo kaj nebulo,
    Ventego, kiu plenumas Lian vorton;
    9 Montoj kaj ĉiuj montetoj,
    Fruktoportaj arboj kaj ĉiuj cedroj;
    10 Bestoj kaj ĉiaj brutoj,
    Rampaĵoj kaj flugilaj birdoj;
    11 Reĝoj de la tero kaj ĉiuj popoloj,
    Princoj kaj ĉiuj juĝantoj sur la tero;
    12 Junuloj kaj junulinoj,
    Maljunuloj kaj knaboj.
    13 Ili gloru la nomon de la Eternulo,
    Ĉar sole Lia nomo estas alta,
    Lia majesto estas sur la tero kaj en la ĉielo. –
    
    14 Kaj Li altigis la kornon de Sia popolo,
    La gloron de ĉiuj Liaj fideluloj,
    De la filoj de Izrael, Lia plej proksima popolo. –
    
    Haleluja!


<<    Psalmo: 148    >>



supren al la komenco de la paĝo