Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 20    >>


1 [Al la ĥorestro. Psalmo de David.]

    2 La Eternulo aŭskultu vin en tago de mizero;
    Defendu vin la nomo de Dio de Jakob.
    3 Li sendu al vi helpon el la sanktejo,
    Kaj el Cion Li vin fortigu.
    4 Li rememoru ĉiujn viajn oferdonojn,
    Kaj via brulofero aperu grasa antaŭ Li. [Sela.]
    5 Li donu al vi tion, kion deziras via koro;
    Kaj ĉiujn viajn intencojn Li plenumu.
    6 Ni estos gajaj pro Via venko,
    Kaj pro la nomo de nia Dio ni levos standardon.
    La Eternulo plenumu ĉiujn viajn petojn. –
    
    7 Nun mi ekscias, ke la Eternulo savas Sian sanktoleiton;
    Li aŭskultas lin el Sia sankta ĉielo,
    Forte savas lin per Sia dekstra mano.
    8 Unuj fidas veturilojn, aliaj ĉevalojn;
    Sed ni alvokas la nomon de la Eternulo, nia Dio.
    9 Ili ŝanceliĝas kaj falas,
    Kaj ni staras kaj tenas nin forte. –
    
    10 Ho Eternulo, savu;
    La Reĝo respondu al ni, kiam ni vokas al Li.


<<    Psalmo: 20    >>



supren al la komenco de la paĝo