Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 24    >>


1 [Psalmo de David.]
    
    Al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas,
    La mondo kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj.
    2 Ĉar Li sur la maroj ĝin fondis
    Kaj sur la akvoj ĝin fortikigis. –
    
    3 Kiu supreniros sur la monton de la Eternulo?
    Kaj kiu staros ĉe Lia sankta loko?
    4 Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron,
    Kiu ne fordonis sian animon al malvero
    Kaj ne ĵuras trompe.
    5 Li ricevos benon de la Eternulo,
    Kaj bonfarojn de Dio, lia savanto.
    6 Tio estas la gento de Liaj adorantoj,
    De la serĉantoj de Via vizaĝo, ho Dio de Jakob. [Sela.] –
    
    7 Levu, pordegoj, viajn kapojn;
    Kaj leviĝu, pordoj antikvaj,
    Por ke eniru la Reĝo de gloro.
    8 Kiu estas tiu Reĝo de gloro?
    La Eternulo forta kaj potenca,
    La Eternulo, la potenculo de milito.
    9 Levu, pordegoj, viajn kapojn;
    Kaj leviĝu, pordoj antikvaj,
    Por ke eniru la Reĝo de gloro.
    10 Kiu estas tiu Reĝo de gloro?
    La Eternulo Cebaot,
    Li estas la Reĝo de gloro. [Sela.]


<<    Psalmo: 24    >>



supren al la komenco de la paĝo