Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 27    >>


1 [De David.]
    
    La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas timi?
    La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri?
    2 Kiam alproksimiĝos al mi malbonfarantoj, por manĝi mian karnon,
    Miaj kontraŭuloj kaj malamikoj, ili surpuŝiĝos kaj falos.
    3 Se elpaŝos kontraŭ min armeo,
    Mia koro ne ektimos;
    Se leviĝos kontraŭ min milito,
    Ankaŭ tiam mi havos fidon. –
    
    4 Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras:
    Ke mi restu en la domo de la Eternulo en la daŭro de mia tuta vivo,
    Por rigardi la ĉarmon de la Eternulo, admiri Lian templon.
    5 Ĉar Li kovros min en Sia kabano en la tago de malbono;
    Li kaŝos min en sekreta loko de Sia tendo;
    Sur rokon Li levos min.
    6 Kaj nun leviĝos mia kapo super miajn malamikojn, kiuj min ĉirkaŭas;
    Kaj mi oferfaros en Lia tendo oferojn de danko;
    Mi kantos kaj gloros la Eternulon. –
    
    7 Aŭskultu, ho Eternulo, mian voĉon, kiam mi vokas;
    Korfavoru min, kaj respondu al mi.
    8 De Vi diris al mi mia koro: Serĉu Mian vizaĝon.
    Vian vizaĝon, ho Eternulo, mi serĉas.
    9 Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon,
    Ne forpuŝu en kolero Vian sklavon; Vi estis mia helpo,
    Ne forpuŝu kaj ne forlasu min, ho Dio de mia savo.
    10 Ĉar mia patro kaj mia patrino min forlasis,
    Sed la Eternulo min akceptis. –
    
    11 Instruu al mi, ho Eternulo, Vian vojon,
    Kaj konduku min sur ĝusta irejo, spite miajn insidantojn.
    12 Ne fordonu min al la volo de miaj premantoj;
    Ĉar stariĝis kontraŭ mi falsaj atestantoj, plenaj de rabemeco.
    13 Se mi ne esperus vidi la bonecon de la Eternulo
    En la lando de vivantoj! –
    
    14 Esperu al la Eternulo;
    Tenu vin forte, forta estu via koro;
    Jes, esperu al la Eternulo.


<<    Psalmo: 27    >>



supren al la komenco de la paĝo