Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 32    >>


1 [Instruo de David.]
    
    Feliĉa estas tiu, kies krimo estas pardonita,
    Kies peko estas kovrita.
    2 Feliĉa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon
    Kaj en kies spirito estas nenia malvero. –
    
    3 Kiam mi silentis, miaj ostoj senfortiĝis
    De mia ĉiutaga ploregado.
    4 Ĉar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano;
    La freŝecon de miaj sukoj anstataŭis sekeco de somero. [Sela.]
    5 Mian pekon mi konfesis al Vi, kaj mian kulpon mi ne kaŝis;
    Mi diris: Mi konfesos miajn krimojn al la Eternulo;
    Kaj Vi deprenis la kulpon de mia peko. [Sela.] –
    
    6 Pro tio preĝu antaŭ Vi ĉiu piulo en favora tempo,
    Por ke ĉe la disverŝiĝo de grandaj akvoj ili lin ne atingu.
    7 Vi estas mia ŝirmo;
    Kontraŭ sufero Vi min gardos,
    Per kantoj de savo Vi min ĉirkaŭos. [Sela.] –
    
    8 Mi prudentigos vin, kaj montros al vi la vojon, kiun vi devas iri;
    Kun konsiloj Mi direktos sur vin Mian okulon.
    9 Ne estu kiel ĉevalo, kiel senprudenta mulo,
    Al kiuj oni devas kateni la buŝon per brido kaj buŝpeco,
    Alie ili ne venos al vi.
    10 Multajn frapojn havas la malpiulo;
    Sed kiu fidas la Eternulon, tiun ĉirkaŭas favoro. –
    
    11 Ĝoju pro la Eternulo, kaj gaju, ho justuloj;
    Kaj triumfu ĉiuj, kiuj havas pian koron!


<<    Psalmo: 32    >>



supren al la komenco de la paĝo