Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 45    >>


1 [Al la ĥorestro. Por ŝoŝanoj. Instrua ama kanto de la Koraĥidoj.]

    2 Mia koro pleniĝis per bona temo;
    Mi kantos pri reĝo;
    Mia lango estas kiel plumo de lerta skribisto. –
    
    3 Vi estas la plej bela el la homidoj;
    Ĉarmo estas sur viaj lipoj;
    Tial Dio benis vin por ĉiam.
    4 Zonu vian lumbon per glavo,
    Vi, forta per via majesteco kaj beleco.
    5 Kaj en via beleco prosperu, forrajdu por la vero,
    Por justeco al la humiluloj;
    Kaj via dekstra mano montros miraklojn.
    6 Viaj sagoj estas akraj;
    Kaj, faligante antaŭ vi la popolojn,
    Ili penetros en la koron de la malamikoj de la reĝo. –
    
    7 Via trono estas Dia trono por ĉiam kaj eterne;
    La sceptro de via regno estas sceptro de justeco.
    8 Vi amas virton kaj malamas malvirton;
    Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de ĝojo pli ol viajn kamaradojn.
    9 De mirho, aloo, kaj kasio odoras ĉiuj viaj vestoj;
    En palacoj eburaj ĝojigas vin muziko.
    10 Reĝidinoj estas inter viaj karulinoj;
    Ĉe via dekstra flanko staras edzino en Ofira oro. –
    
    11 Aŭdu, filino, rigardu, kaj klinu vian orelon,
    Kaj forgesu vian popolon kaj la domon de via patro;
    12 Kaj kiam la reĝo deziros vian belecon,
    Ĉar li estas via sinjoro, tiam vi kliniĝu antaŭ li.
    13 Kaj la filino de Tiro venos al vi kun donacoj;
    Petegos antaŭ vi la riĉuloj de la popolo.
    14 En sia plena ornamo estas interne la reĝidino;
    El ora teksaĵo estas ŝia vesto.
    15 En broditaj vestoj ŝi estas kondukata al la reĝo;
    Post ŝi estas kondukataj al vi knabinoj, ŝiaj koleginoj.
    16 Ili estas kondukataj kun ĝojo kaj kantoj;
    Ili eniras en la palacon de la reĝo. –
    
    17 Anstataŭ viaj patroj estos viaj filoj;
    Vi faros ilin princoj sur la tuta tero.
    18 Mi memorigos vian nomon de generacio al generacio;
    Tial gloros vin popoloj ĉiam kaj eterne.


<<    Psalmo: 45    >>



supren al la komenco de la paĝo