Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 47    >>


1 [Al la ĥorestro. De la Koraĥidoj. Psalmo.]

    2 Ĉiuj popoloj, plaŭdu per la manoj,
    Kriu al Dio per voĉo de kanto.
    3 Ĉar la Eternulo Plejalta estas timinda;
    Li estas granda Reĝo super la tuta tero.
    4 Li subigas al ni popolojn
    Kaj metas gentojn sub niajn piedojn.
    5 Li elektas por ni nian heredon,
    La majeston de Jakob, kiun Li amas. [Sela.] –
    
    6 Dio supreniras ĉe sonoj de ĝojo,
    La Eternulo ĉe trumpetado. –
    
    7 Kantu al Dio, kantu!
    Kantu al nia Reĝo, kantu!
    8 Ĉar Dio estas la Reĝo de la tuta tero:
    Kantu edifan kanton!
    9 Dio reĝas super la popoloj;
    Dio sidas sur Sia sankta trono.
    10 La princoj de la popoloj kolektiĝis,
    La popolo de la Dio de Abraham;
    Ĉar al Dio apartenas la ŝildoj de la tero;
    Li estas tre alta.


<<    Psalmo: 47    >>



supren al la komenco de la paĝo