Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 67    >>


1 [Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo-kanto.]

    2 Dio nin korfavoru kaj benu;
    Li aperigu al ni Sian luman vizaĝon. [Sela.]
    3 Oni ekkonu sur la tero Vian vojon,
    En ĉiuj popoloj Vian savon. –
    
    4 Danku Vin popoloj, ho Dio,
    Danku Vin ĉiuj popoloj. –
    
    5 Ĝoju kaj kantu gentoj,
    Ĉar Vi juĝas popolojn juste,
    Kaj gentojn sur la tero Vi regas. [Sela.] –
    
    6 Danku Vin popoloj, ho Dio,
    Danku Vin ĉiuj popoloj. –
    
    7 La tero donis sian frukton;
    Benos nin Dio, nia Dio.
    8 Benos nin Dio;
    Kaj respektu Lin ĉiuj limoj de la tero.


<<    Psalmo: 67    >>



supren al la komenco de la paĝo