Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 70    >>


1 [Al la ĥorestro. De David. Pro memoro.]

    2 Volu, ho Dio, savi min;
    Ho Eternulo, rapidu helpi min.
    3 Hontiĝu kaj konfuziĝu tiuj,
    Kiuj serĉas mian animon;
    Retiriĝu kaj estu mokataj tiuj,
    Kiuj deziras al mi malbonon.
    4 Kun honto iru returne tiuj,
    Kiuj diras al mi: Ha, ha!
    5 Gaju kaj ĝoju pro Vi
    Ĉiuj Viaj serĉantoj;
    Kaj la amantoj de Via savo diru ĉiam:
    Granda estas Dio.
    6 Kaj mi estas mizera kaj malriĉa;
    Ho Dio, rapidu al mi.
    Vi estas mia helpo kaj mia savanto;
    Ho Eternulo, ne malrapidu.


<<    Psalmo: 70    >>



supren al la komenco de la paĝo