Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 79    >>


1 [Psalmo de Asaf.]
    
    Ho Dio! venis idolanoj en Vian heredon,
    Malpurigis Vian sanktan templon, Faris el Jerusalem ruinojn.
    2 La kadavrojn de Viaj sklavoj ili donis kiel manĝon al la birdoj de la ĉielo,
    La karnon de Viaj fideluloj al la bestoj de la tero;
    3 Ili verŝis ilian sangon kiel akvon, ĉirkaŭ Jerusalem,
    Kaj estis neniu, kiu ilin enterigus.
    4 Ni fariĝis hontindaĵo por niaj najbaroj,
    Mokataĵo kaj insultataĵo por niaj ĉirkaŭantoj. –
    
    5 Ĝis kiam, ho Eternulo, Vi koleros senĉese?
    Kaj Via indigno brulos, kiel fajro?
    6 Elverŝu Vian koleron sur tiujn naciojn, kiuj Vin ne konas,
    Kaj sur la regnojn, kiuj ne vokas Vian nomon;
    7 Ĉar ili formanĝis Jakobon
    Kaj dezertigis lian loĝejon.
    8 Ne memoru niajn antaŭajn krimojn,
    Rapide atingu nin Via favorkoreco;
    Ĉar ni tre konsumiĝis. –
    
    9 Helpu nin, ho Dio de nia savo, pro la gloro de Via nomo;
    Kaj savu nin kaj pardonu al ni niajn pekojn pro Via nomo.
    10 Kial devas diri la popoloj: Kie estas ilia Dio?
    Fariĝu konata inter la popoloj antaŭ niaj okuloj
    La venĝo por la verŝita sango de Viaj sklavoj.
    11 Venu al Vi la ĝemoj de la malliberuloj;
    Per la grandeco de Via brako liberigu tiujn, kiuj estas kondamnitaj al morto;
    12 Kaj redonu al niaj najbaroj sepoble en ilian sinon la malhonoron,
    Per kiu ili malhonoris Vin, ho mia Sinjoro! –
    
    13 Kaj ni, Via popolo kaj la ŝafoj de Via paŝtataro,
    Eterne Vin dankos,
    De generacio al generacio ni rakontos Vian gloron.


<<    Psalmo: 79    >>



supren al la komenco de la paĝo