Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 8    >>


1 [Al la ĥorestro. Por la gitito. Psalmo de David.]

    2 Ho Eternulo, nia Sinjoro,
    Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero! –
    
    Vi levis Vian gloron super la ĉielon.
    3 Per la buŝo de junaj infanoj kaj suĉinfanoj
    Vi fondis al Vi potencon kontraŭ Viaj malamikoj,
    Por kvietigi la malamikon kaj la venĝemulon. –
    
    4 Kiam mi rigardas Vian ĉielon, la faron de Viaj fingroj,
    La lunon kaj la stelojn, kiujn Vi estigis:
    5 Kio estas homo, ke Vi lin memoras?
    Kio estas homido, ke Vi pensas pri li?
    6 Vi malaltigis lin malmulte antaŭ Dio;
    Per honoro kaj beleco Vi lin kronis.
    7 Vi faris lin reganto super la faritaĵoj de Viaj manoj;
    Ĉion Vi metis sub liajn piedojn:
    8 Ŝafojn kaj bovojn ĉiujn
    Kaj ankaŭ la sovaĝajn bestojn,
    9 La birdojn de la ĉielo kaj la fiŝojn de la maro,
    Ĉion, kio iras la vojojn de la maroj. –
    
    10 Ho Eternulo, nia Sinjoro,
    Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!


<<    Psalmo: 8    >>



supren al la komenco de la paĝo