Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 82    >>


1 [Psalmo de Asaf.]
    
    Dio stariĝis en Dia anaro;
    Inter la dioj Li juĝas. –
    
    2 Ĝis kiam vi juĝos maljuste,
    Kaj privilegios la personojn de malvirtuloj? [Sela.]
    3 Estu justaj al malriĉulo kaj orfo;
    Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj.
    4 Liberigu malriĉulon kaj mizerulon;
    El la mano de malvirtulo ilin savu. –
    
    5 Ili ne scias kaj ne komprenas,
    En mallumo ili marŝas;
    Ekŝanceliĝis ĉiuj fundamentoj de la tero. –
    
    6 Mi diris: Vi estas dioj,
    Kaj ĉiuj vi estas filoj de la Plejaltulo;
    7 Sed vi mortos, kiel homoj,
    Kaj vi falos, kiel ĉiu el la potenculoj. –
    
    8 Leviĝu, ho Dio, juĝu la teron;
    Ĉar Vi heredas ĉiujn popolojn.


<<    Psalmo: 82    >>



supren al la komenco de la paĝo