Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 84    >>


1 [Al la ĥorestro. Por la gitito. Psalmo de la Koraĥidoj.]

    2 Kiel ĉarmaj estas Viaj loĝejoj, ho Eternulo Cebaot!
    3 Mia animo deziras kaj sopiras al la kortoj de la Eternulo;
    Mia koro kaj mia korpo sentas ravon pri la viva Dio.
    4 Eĉ birdo trovas domon kaj hirundo neston por si,
    En kiu ĝi tenas siajn idojn:
    Viajn altarojn, ho Eternulo Cebaot, mia Reĝo kaj mia Dio.
    5 Feliĉaj estas tiuj, kiuj loĝas en Via domo:
    Ili laŭdas vin konstante. [Sela.] –
    
    6 Feliĉaj estas la homoj, kies forto estas en Vi,
    Kaj en kies koro estas Viaj vojoj;
    7 Kiuj pasas tra la Valo de Ploro kaj faras tie fontojn,
    Kaj la printempa pluvo ĝin kovras per benoj;
    8 Ili iras de forto al forto,
    Aperas antaŭ Dio sur Cion. –
    
    9 Ho Eternulo, Dio Cebaot, aŭdu mian preĝon;
    Aŭskultu, ho Dio de Jakob! [Sela.]
    10 Nia ŝildo, vidu, ho Dio,
    Kaj rigardu la vizaĝon de Via sanktoleito. –
    
    11 Ĉar tago en Viaj kortoj estas pli bona, ol mil aliaj:
    Mi preferas stari sur la sojlo de la domo de mia Dio,
    Ol loĝi en tendoj de malvirto.
    12 Ĉar Dio, la Eternulo, estas suno kaj ŝildo;
    Favoron kaj honoron donas la Eternulo;
    Li ne domaĝas bonon al tiuj, kiuj iras en virto.
    13 Ho Eternulo Cebaot,
    Bone estas al la homo, kiu Vin fidas.


<<    Psalmo: 84    >>



supren al la komenco de la paĝo