




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
reen al la libroj de la Biblio
1 [De la Koraĥidoj. Psalmo-kanto.]
Lia fundamento estas sur la sanktaj montoj.
2 La Eternulo amas la pordegojn de Cion
Pli ol ĉiujn loĝejojn de Jakob.
3 Gloraĵojn Li rakontas pri vi,
Ho urbo de Dio. [Sela.] –
4 Mi parolas al miaj konatoj pri Egiptujo kaj Babel,
Ankaŭ pri Filiŝtujo kaj Tiro kun Etiopujo:
Jen tiu tie naskiĝis.
5 Sed pri Cion oni diras:
Tiu kaj tiu tie naskiĝis,
Kaj Li, la Plejaltulo, ĝin fortikigas.
6 La Eternulo notos, enskribante la popolojn:
Ĉi tiu tie naskiĝis. [Sela.] –
7 Kaj la kantistoj kaj muzikistoj:
Ĉiuj miaj fontoj estas en Vi.
Libro: Psalmoj
<< Psalmo: 87 >>
1 [De la Koraĥidoj. Psalmo-kanto.]
Lia fundamento estas sur la sanktaj montoj.
2 La Eternulo amas la pordegojn de Cion
Pli ol ĉiujn loĝejojn de Jakob.
3 Gloraĵojn Li rakontas pri vi,
Ho urbo de Dio. [Sela.] –
4 Mi parolas al miaj konatoj pri Egiptujo kaj Babel,
Ankaŭ pri Filiŝtujo kaj Tiro kun Etiopujo:
Jen tiu tie naskiĝis.
5 Sed pri Cion oni diras:
Tiu kaj tiu tie naskiĝis,
Kaj Li, la Plejaltulo, ĝin fortikigas.
6 La Eternulo notos, enskribante la popolojn:
Ĉi tiu tie naskiĝis. [Sela.] –
7 Kaj la kantistoj kaj muzikistoj:
Ĉiuj miaj fontoj estas en Vi.