Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Psalmoj


<<    Psalmo: 95    >>



    1 Venu, ni kantu al la Eternulo;
    Ni ĝoje kriu al la rifuĝejo de nia helpo.
    2 Ni venu antaŭ Lian vizaĝon kun glorado,
    Per psalmoj ni ĝoje kriu al Li. –
    
    3 Ĉar granda Dio estas la Eternulo
    Kaj granda Reĝo super ĉiuj dioj,
    4 Kiu havas en Sia mano la profundaĵojn de la tero,
    Kaj al kiu apartenas la altaĵoj de la montoj;
    5 Al kiu apartenas la maro, kaj Li ĝin faris,
    Kaj la sekteron Liaj manoj kreis. –
    
    6 Venu, ni kliniĝu, ni ĵetu nin teren,
    Ni genuu antaŭ la Eternulo, nia Kreinto.
    7 Ĉar Li estas nia Dio,
    Kaj ni estas la popolo de Lia paŝtejo kaj la ŝafoj de Lia mano. –
    
    Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon,
    8 Ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba,
    Kiel en la tago de Masa en la dezerto,
    9 Kiam viaj patroj Min incitis,
    Esploris kaj vidis Mian faron. –
    
    10 Kvardek jarojn Mi indignis kontraŭ tiu generacio,
    Kaj Mi diris: Ili estas popolo kun koro malĝusta,
    Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;
    11 Tial Mi ĵuris en Mia kolero,
    Ke ili ne venos en Mian ripozejon.


<<    Psalmo: 95    >>



supren al la komenco de la paĝo