Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Saĝeco


<<    Ĉapitro: 10    >>


1 Ŝi protektis la unue formitan patron de la mondo, kiu sola kreiĝis, kaj savis lin el lia propra falo, 2 kaj donis al li la forton por regi ĉion; 3 sed maljustulo, ribelinte kontraŭ ŝi pro kolero, pereis kune kun sia fratmurda furiozo;

4 pro kiu diluvo inundis la teron, sed Saĝeco denove savis ĝin, direktante la justulon en malmultekosta lignaĵo.

5 Ankaŭ kiam la nacioj, konspirinte per malbonfari, estis ĵetitaj en konfuzon, ŝi rekonis la justulon kaj konservis lin senkulpan por Dio kaj fortigis lin kontraŭ kompato por filo.

6 Kiam la malpiuloj pereadis, ŝi savis la justulon, kiam li forkuris de la fajro falanta sur Pentapolon, 7 kies malvirton atestas la senfrukta tero ankoraŭ fumanta kaj la plantoj, kiuj portas mistempajn fruktojn, kaj sala kolono kiel monumento de nekredema animo. 8 Ĉar preteratentinte saĝecon, ili ne nur malutilis al si pro nescio pri la bono, sed ankaŭ postlasis al la vivo memorigilon pri sia stulteco, por ke ili eĉ ne povu kaŝiĝi rilate siajn erarojn. 9 Sed Saĝeco savis el ĝenoj tiujn, kiuj vartis ŝin.

10 Justulon, kiu fuĝis de la kolero de frato, ŝi gvidis laŭ rektaj vojoj; montris al li la regnon de Dio kaj donis al li scion pri sanktaj aferoj. Ŝi prosperigis lin en liaj laboregoj kaj multobligis la frukton de liaj penoj. 11 Kontraŭ la avareco de liaj premantoj ŝi apudstaris kaj riĉigis lin; 12 ŝi ŝirmis lin kontraŭ malamikoj kaj savis lin de embuskantoj; kaj gravan lukton ŝi decidis favore al li, por ke li sciu, ke pieco estas pli forta ol ĉio.

13 Ŝi ne forlasis justulon venditan, sed savis lin de pekado; 14 malsupreniris kun li en karcerkelon kaj ne lasis lin en katenoj, ĝis ŝi alportis al li la sceptron de regno kaj potencon super tiuj, kiuj tiranis lin, kaj ŝi montris mensogaj tiujn, kiuj kalumniis lin, kaj ŝi donis al li eternan gloron.

15 Popolon sanktan kaj semon senmakulan ŝi savis de nacio de suferigantoj; 16 ŝi eniris en la animon de servanto de la Sinjoro kaj per mirindaĵoj kaj signoj kontraŭstaris al timendaj reĝoj. 17 Ŝi redonis al sanktuloj la rekompencon de iliaj penoj, gvidis ilin en mirinda vojaĝo kaj fariĝis al ili ŝirmilo tage kaj stelolumo nokte. 18 Ŝi transpasigis ilin tra la Ruĝa Maro kaj kondukis ilin tra multe da akvo; 19 sed iliajn malamikojn ŝi dronigis kaj ree elĵetis el la profundoj de la abismo. 20 Pro tio la justuloj prirabis la malpiulojn kaj kantis himnon, ho Sinjoro, al Via sankta nomo, kaj unuanime laŭdis Vian defendan manon; 21 ĉar Saĝeco malfermis la buŝon de mutuloj kaj faris klaraj la langojn de infanoj.

<<    Ĉapitro: 10    >>



supren al la komenco de la paĝo