Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Saĝeco


<<    Ĉapitro: 11    >>


1 Ŝi prosperigis iliajn laborojn per la mano de sankta profeto. 2 Ili vojaĝis tra neloĝata dezerto kaj starigis tendojn en senvoja loko. 3 Ili kontraŭstaris malamikojn kaj forpelis kontraŭulojn; 4 ili soifis kaj alvokis Vin, kaj estis donita al ili akvo el granita roko kaj forigo de soifo el malmola ŝtono.

5 Do per kio iliaj malamikoj estis punitaj, per tio ili mem estis liberigitaj el malfacilaĵoj. 6 Anstataŭ la fonto de daŭre fluanta rivero malklara per ruĝa sango, 7 kiu repagis por la ordono bebomortiga, Vi neatendite donis al ili abundan akvon, 8 montrante per la tiama soifo, kiamaniere Vi punis iliajn kontraŭulojn. 9 Ĉar kiam ili estis provataj, kvankam la disciplinado okazis kun kompato, ili komprenis, kiel la malpiuloj, juĝate kun kolero, estis turmentitaj; 10 ĉar la unuajn Vi provis kiel patro admonanta, sed ĉi tiujn Vi ekzamenis kaj kondamnis kiel severa reĝo. 11 Ili afliktiĝis egale ĉu forestante ĉu ĉeestante; 12 ĉar duobla doloro ekkaptis ilin, kaj ĝemado pro la memoro pri la pasinteco. 13 Ĉar kiam ili aŭdis, ke per iliaj punoj gajnis la aliaj, ili konsciiĝis pri la Sinjoro. 14 Ĉar kiun ili malŝatis kun mokado kiel bebon iam forĵetitan por morti, ĉe la fino de la okazaĵoj ili admiris, eksoifinte alimaniere ol la justuloj.

15 Responde al la sensencaj rezonadoj de ilia malboneco, dank' al kiuj ili eraris kaj adoris neraciajn reptiliojn kaj fiajn monstrojn, Vi sendis kontraŭ ili amason da neraciaj bestoj por venĝo, 16 por ke ili eksciu, ke per kio oni pekas, per tio oni estas punata. 17 Ĉar al Via ĉiopova mano, kiu kreis la mondon el senforma materio, ne mankis la kapablo sendi al ili amason da ursoj aŭ sovaĝajn leonojn 18 aŭ nekonatajn, nove kreitajn bestojn plenajn je furiozo, kiuj aŭ elblovas fajrecan spiron aŭ eligas muĝantan fumon aŭ disradias el la okuloj timigajn fajrerojn, 19 bestojn, kies atako ne nur estus povinta frakasi ilin, sed kies nura spektaklo povus mortigi ilin pro teruro. 20 Kaj eĉ sen ĉi tiuj, ili povus fali pro unu sola spirblovo, ĉasite de la justeco kaj dispelite de la spiro de Via povo, sed Vi aranĝis ĉion laŭ mezuro kaj nombro kaj pezo. 21 Ĉar esti treege forta, tio ĉiam apartenas al Vi, kaj kiu povas rezisti al la forto de Via brako? 22 Ĉar la tuta mondo estas antaŭ Vi kiel polvero sur pesiltaso kaj kiel guto de roso, matene malsupreniranta sur la teron. 23 Sed Vi kompatas ĉiujn, ĉar Vi povas ĉion, kaj Vi preteratentas la homajn pekojn, por ke ili pentu. 24 Ĉar Vi amas ĉion ekzistantan kaj nenion Vi abomenas el tio, kion Vi faris, ĉar se Vi malamus ion, Vi eĉ ne estus kreinta ĝin. 25 Kiel entute io estus daŭrinta, se Vi ne dezirus tion, aŭ estus konservita, krom se vokita de Vi? 26 Vi ŝparas ĉiujn, ĉar ili estas Viaj, ho Suvereno, amanto de animoj!

<<    Ĉapitro: 11    >>



supren al la komenco de la paĝo