Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Saĝeco


<<    Ĉapitro: 12    >>


1 Ĉar Via nepereema spirito estas en ĉio. 2 Tial Vi punas la erarantojn nur iom post iom kaj Vi admonas ilin, memorigante ĝuste, rilate kion ili pekis, por ke, senigite je sia malboneco, ili fidu al Vi, ho Sinjoro. 3 Ĉar la iamajn loĝantojn de Via sankta lando 4 Vi malamis pro iliaj plej abomenindaj agoj: sorĉado kaj malsanktaj ritoj, 5 senkompataj mortigoj de infanoj kaj intestomanĝa festeno el homa karno kaj sango, meze de orgia kompanio de inicitoj, 6 tiujn gepatrojn, kiuj mortigas senhelpajn animojn: tiujn Vi volis detrui pere de la manoj de niaj patroj, 7 por ke la lando el ĉiuj plej kara al Vi ricevu indan kolonion de la infanoj de Dio. 8 Sed ankaŭ ĉi tiujn kiel homojn vi ŝparis, kaj Vi sendis vespojn kiel antaŭirantojn de Via armeo, por ke ili pereigu ilin iom post iom. 9 Ne ĉar Vi ne kapablis submeti malpiulojn al justuloj en batalo aŭ per unu fojo detrui ilin per sovaĝaj bestoj aŭ severa ordono, 10 sed ĉar per fazigita juĝado Vi donis al ili la ŝancon penti, kvankam Vi sciis, ke ilia naskiĝo estas malvirta, kaj ilia malvirto estas denaska, kaj ke ilia rezonado estas eterne neŝanĝebla. 11 Estis ja semo malbenita ekde la komenco. Ankaŭ ne estis iu ajn timo, ke Vi lasus ilin sen puno. 12 Ĉar kiu diros: Kion Vi faris? aŭ kiu kontraŭstaros al Via juĝo? Kiu akuzos Vin pri tio, kion Vi faris rilate la pereintajn naciojn? aŭ kiu venos alfronti Vin kiel venĝanto pri la maljustuloj? 13 Ĉar krom Vi, la ĉionzorganto, ne estas alia Dio, por ke Vi povu montri, ke Vi ne maljuste juĝis, 14 nek reĝo aŭ tirano povos alfronti Vin rilate tiujn, kiujn Vi punis. 15 Estante justa, juste Vi ĉion administras, opiniante fremda al Via potenco kondamni tiun, kiu ne meritas punon. 16 Ĉar Via forto estas la komenco de justeco, kaj ĝuste tio, ke Vi ĉiujn regas, igas Vin ĉiujn ŝpari. 17 Ĉar Vi montras Vian forton, kiam oni dubas pri la perfekteco de Via potenco, kaj kie oni konas ĝin, Vi pruvas ilian arogantecon. 18 Posedante forton, Vi juĝas senpartie kaj Vi regas nin kun granda indulgo; ĉar ĉeestas en Vi, kiam ajn Vi volas, la povo. 19 Pere de tiaj agoj Vi instruis Vian popolon, ke la justulo devas esti kompatema, kaj Vi faris Viajn filojn esperplenaj pri tio, ke Vi donas pentemon post pekoj. 20 Ĉar se Vi punis kun tiom da zorgo kaj indulgo la malamikojn de Viaj filoj kaj la jam al morto kondamnitojn, donante tempon kaj lokon, por ke ili liberiĝu de sia malvirto, 21 kun kiom da atento Vi juĝis Viajn filojn, al kies patroj Vi donis ĵurojn kaj multpromesantajn interkonsentojn? 22 Do disciplinante nin, Vi skurĝas niajn malamikojn dekoble pli, por ke, kiam ni juĝas, ni pensu pri Via boneco, kaj kiam ni estas juĝataj, ni atendu indulgon. 23 Tial ankaŭ la maljustulojn, kiuj vivis maljustan kaj frenezan vivon, Vi turmentis per iliaj propraj abomenindaĵoj. 24 Ĉar ili erarvagis pli foren ol laŭ simplaj erarigaj vojoj, supozante esti Dioj la plej malestimatajn bestojn, trompite kiel malsaĝaj infanoj. 25 Pro tio, kvazaŭ al senraciaj infanoj, Vi sendis Vian juĝon por moki ilin; 26 sed kiuj ne estis plibonigitaj per ludsimila korektado, tiuj spertos juĝon indan je Dio. 27 Ĝenate de tiuj, de kiuj ili suferis, punate pere de tiuj, kiujn ili supozis esti Dioj, ili rekonis, ke Tiu, kies konon antaŭe ili neis, estas la vera Dio. Tial ankaŭ la fina kondamno subite frapis ilin.

<<    Ĉapitro: 12    >>



supren al la komenco de la paĝo