Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Saĝeco


<<    Ĉapitro: 13    >>


1 Nature stultaj estas ĉiuj, kiuj ne posedas scion pri Dio kaj ne kapablis ekkoni Tiun, kiu estas, el la videblaĵoj nek rigardante la metiaĵojn rekoni la Metiiston. 2 Sed aŭ fajron aŭ venton aŭ rapidan aeron aŭ la rondon de la steloj aŭ furiozan akvon aŭ la lampojn de la ĉielo ili opiniis esti Dioj regantaj la mondon. 3 Sed se pro raviteco je ties beleco ili supozis tiujn esti Dioj, ili sciu, kiom pli bela estas ties reganto, ĉar ĝuste la fondinto de beleco kreis ilin. 4 Aŭ se tion ili faris pro admiro al ties potenco kaj vivanteco, ili komprenu el ili, kiom pli potenca estas Tiu, kiu aranĝis ilin. 5 Ĉar el la grandiozeco kaj beleco de la kreitaĵoj la kreinto estas laŭe imagata. 6 Tamen ĉi tiuj estas malmulte kritikindaj, ĉar ili eble erarvagas, serĉante Dion kaj volante trovi Lin. 7 Okupiĝinte pri Liaj kreitaĵoj, ili faras siajn esplorojn, kaj la aspekto influas ilin, ĉar tio, kion ili vidas, estas bela. 8 Samtempe ili ne estas pardonendaj; 9 ĉar se ili havis sufiĉan kapablon por teoriumi pri la tempa mondo, kial ili ne trovis ties reganton pli rapide? 10 Mizeraj estas tiuj, kiuj metis sian esperon sur mortintaĵojn, kiuj nomis Dioj la faraĵojn de homaj manoj, oron kaj arĝenton, la produktojn de metio kaj la bildojn de bestoj, aŭ senutilan ŝtonon, la laboron de mano pratempa. 11 Se ja iu sperta lignaĵisto, seginte manipuleblan arbon, lerte forŝiris la tutan ŝelon kaj bele formante ĝin per sia arto faris ujon utilan por la praktika vivo, 12 kaj se uzante la splitojn de sia laboraĵo por la pretigo de sia manĝaĵo, li bone satiĝis, 13 sed tiun spliton el ili, kiu al nenio utilis, malrektan aŭ nodoplenan lignopecon, li prenis kaj ĉizis por iom okupi sian liberan tempon, kaj per la lerteco de sia kompreno skulptis ĝin kaj konformigis ĝin al la bildo de homo, 14 aŭ similigis ĝin al iu senvalora besto, ŝmirante ĝin per vermiljono aŭ ruĝigante ĝian eksteraĵon, kaj ŝmirkovrante ĉiun makulon en ĝi, 15 kaj se farante por ĝi indan ĉambron, li metis ĝin en niĉon, firmiginte ĝin per fero; 16 kaj tiam li zorgis por ke ĝi ne falu, sciante, ke ĝi ne povas mem sin helpi, ĉar ĝi estas bildo kaj bezonas helpon; 17 sed li preĝas al ĝi pri siaj posedaĵoj, sia edziĝo kaj siaj infanoj, tute ne hontante, ke li parolas al io senviva, kaj li alvokas ion malfortan pri la sano, 18 kaj petegas mortintaĵon pri la vivo kaj genuiĝas por helpo antaŭ senspertulo, kaj pri vojaĝo antaŭ io, kio eĉ ne povas fari paŝon, 19 kaj pri negocado kaj komerco kaj la sukceso de sia metio li petas kapablon de tiu, kiu pleje estas mane nekapabla.

<<    Ĉapitro: 13    >>



supren al la komenco de la paĝo