Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Saĝeco


<<    Ĉapitro: 14    >>


1 Plue, jen iu, kiu pretigas sin por marvojaĝi, intencante navigi tra furiozaj ondoj, alpreĝas pecon da ligno pli putra ol la ŝipo, kiu portas lin. 2 Ĉar tion deziro de gajno elpensis kaj metiista saĝo konstruis; 3 sed Via providenco, ho Patro, gvidas ĝin, ĉar Vi donis vojon eĉ en la maro kaj sekuran irejon eĉ inter la ondoj, 4 montrante, ke Vi povas savi el ĉio, por ke eĉ senspertulo povu navigi. 5 Kaj Vi deziras, ke la kreaĵoj de Via saĝeco ne estu senutilaj; pro tio la homoj konfidas la vivon eĉ al tre maldika ligno, kaj saviĝas trapasante ondaron sur floso. 6 Ja en la komenco, kiam arogantaj gigantoj estis pereantaj, la espero de la mondo, fuĝante sur kruda floso, postlasis al la mondo la semon de regenerado, direktate de Via mano; 7 ĉar benita estis la ligno, per kiu fariĝas justeco. 8 Sed tio, kio estas mane farita, estas malbenita, kiel ankaŭ ĝia farinto: ĉi tiu, ĉar li ĝin faris, kaj tio, ĉar estante putrema, ĝi nomiĝas Dio. 9 Ĉar al Dio egale malamindaj estas kaj la malpiulo kaj ties malpieco. 10 Ja la faritaĵo estos punita kune kun la farinto. 11 Tial ankaŭ la idoloj de la nacioj estos trafitaj, pro tio, ke estante parto de la kreitaĵaro de Dio, ili fariĝis abomenindaĵo kaj falilo por la animoj de homoj kaj kaptilo por la piedoj de stultuloj. 12 Ĉar la elpensado de idoloj estas la komenco de malĉasto, kaj la invento de ili la ruinigo de la vivo. 13 Ili nek estis dekomence nek estos por eterne; 14 ĉar per la malmodesteco de la homoj ili eniris en la mondon, kaj pro tio rapida fino estas projektita por ili. 15 Okazis, ke patro, afliktite de troa doloro, kaj farinte bildon de la frue forportita infano, honoris kiel Dion la tiam mortintan homon, kaj transdonis al siaj subuloj misterojn kaj ritojn. 16 Poste la malpia kutimo, devige solenate, fine estis konservata kiel leĝo, 17 kaj ankaŭ ĉizitaj figuroj estis adorataj laŭ la ordonoj de regantoj, kiujn la homoj, ne povis honori en ĉeesto, pro la distanco, do, reprezentinte la foran imagon, ili faris videblan bildon de la honorata reĝo, por ke entuziasme ili flatu la forestanton kvazaŭ ĉeestanton. 18 Ja, la artista ambicio eĉ instigis nesciantojn al intensigo de la adorado; 19 ĉar dezirante eble plaĉi al sia reganto, li perfortis la similecon per sia arto por fari ĝin pli bela, 20 kaj la popolamaso, logate de la ĉarmo de la artverko, nun taksis la antaŭnelonge nur honoratan homon kiel adorindaĵon. 21 Kaj ĉi tio fariĝis embusko por la vivo, ĉar la homoj, elmetitaj al malfeliĉo kaj tiraneco, honorigis ŝtonojn kaj pecojn da ligno per la nekomunikebla Nomo. 22 Plue, ne sufiĉis erari pri la scio de Dio, sed ankaŭ, vivante en ĉi tiu granda milito de nescio, ili nomis tiel grandajn malbonaĵojn paco. 23 Ĉar solenante aŭ infanmurdajn ritojn aŭ sekretajn misterojn aŭ frenezajn orgiojn de strangaj kultoj, 24 ili jam konservas puraj nek vivojn nek geedziĝojn, sed reciproke aŭ mortigas sin per embusko aŭ dolorigas sin per adultado. 25 Ĉio estas senorda miksaĵo de sango kaj murdo, ŝtelado kaj ruzo, detruo, malfido, konfuzo, ĵurrompo, 26 maltrankvilo de bonuloj, forgesado de favoroj, malpurigado de animoj, seksa perversio, nestabileco de geedziĝoj, adultado kaj diboĉado. 27 Ĉar la kultado de sennomaj Dioj estas la komenco, la kaŭzo kaj la fino de ĉiu malbono: 28 ili aŭ freneziĝas pro ĝuado, aŭ antaŭdiras false, aŭ vivas nejuste, aŭ ĵurrompas senhezite. 29 Ĉar fidante al senvivaj idoloj, ili ne atendas punon, kiam ili ĵurrompas. 30 Sed pro ambaŭ aferoj justa puno atingos ilin: ĉar ili malamike sin tenas al Dio, atentante al idoloj, kaj ĉar ili malbone ĵuris false, malestimante sanktecon. 31 Ĉar ne la potenco de tiuj, per kiuj oni ĵuras, sed la puno de tiuj, kiuj pekas, persekutas la malbonfaradon de la maljustuloj.

<<    Ĉapitro: 14    >>



supren al la komenco de la paĝo