Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Saĝeco


<<    Ĉapitro: 15    >>


1 Sed Vi, ho mia Dio, estas bonvola kaj vera, pacienca kaj administranta ĉion per kompato. 2 Ĉar eĉ se ni pekas, ni estas Viaj, sciante Vian potencon; sed ni ne pekos, sciante, ke ni estas taksataj Viaj. 3 Koni Vin estas perfekta justeco, kaj scii Vian potencon estas radiko de senmorteco. 4 Ĉar erarigis nin nek la ruza elpensaĵo de homoj nek la senfrukta laborego de pentristoj, figuro tinkturita per diversaj koloroj, 5 kies aspekto vekas deziron en stultulo: li sopiras je la senspira bildo de morta figuro. 6 Amantoj de malbonaĵoj kaj indaj je tiaj esperoj estas kaj la farantoj kaj la sopirantoj kaj la honorantoj. 7 Potisto, knedante molan teron sur sia rado, muldas ĉiun objekton por nia servo, sed el la sama argilo li muldis kaj la ujojn, kiuj servas por puraj aktivecoj, kaj la kontraŭajn, sendistinge; sed kia estas la uzado de ĉiu el ili, tion decidas la argilisto. 8 Kaj per malbona klopodo li muldas falsan Dion el la sama argilo, li kiu antaŭnelonge fariĝis el la tero kaj baldaŭ foriros tien, de kie li estis prenita, kaj lia pruntita animo estos repostulita. 9 Kaj li tute ne maltrankviliĝas pri tio, ke li malfortiĝos kaj ke li havas mallongan vivon, sed li konkuras kun oraĵistoj kaj arĝentaĵistoj, kaj imitas latunaĵistojn, kaj vidas gloron en tio, ke ili muldas falsaĵojn. 10 Lia koro estas cindro kaj lia espero pli senvalora ol polvo, kaj lia vivo pli senhonora ol argilo, 11 tial ke li ne konis Tiun, kiu muldis lin kaj kiu enspiras en lin aktivan animon, kaj enblovis en lin vivantan spiriton; 12 sed li opiniis ludo nian vivon kaj profitdona foiro nian ekzistadon; ĉar, li diras, oni devas havigi al si vivrimedojn el kio ajn, eĉ el malbono. 13 Ĉar ĉi tiu pli bone scias ol ĉiuj, ke li pekas, fabrikante rompeblajn ujojn kaj ĉizitaĵojn el tera materio. 14 Sed plej frenezaj el ĉiuj kaj pli mizeraj ol la animo de bebo estas la malamikoj de Via popolo, kiuj premas ilin, 15 ĉar ili opiniis Dioj ĉiujn idolojn de la nacioj, en kiuj estas nek la uzado de okuloj por vidi, nek naztruoj por entiri aeron, nek oreloj por aŭdi, nek fingroj por palpi, kaj iliaj piedoj estas nekapablaj marŝi. 16 Ĉar homo faris ilin, kaj iu, kiu prunteprenis sian animon, muldis ilin; neniu ja kapablas muldi Dion similan al li mem. 17 Sed estante mortema, li forĝas ion mortan per manoj senleĝaj; li estas supera al tio, kion li adoras, ĉar el la du li almenaŭ vivis, sed tiuj neniam. 18 Ja, ili adoras eĉ la plej malamindajn bestojn: juĝate laŭ stulteco, ili estas pli fiaj ol la aliaj bestoj; 19 ja ili eĉ ne estas belaj, por ke oni deziru ilin, ĉar al ili mankas kaj la laŭdo kaj la beno de Dio.

<<    Ĉapitro: 15    >>



supren al la komenco de la paĝo