Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Saĝeco


<<    Ĉapitro: 16    >>


1 Tial ili estis punitaj pere de similaj bestoj, laŭmerite, kaj estis turmentitaj de amaso da fibestoj. 2 Anstataŭ tiu puno bonfarante Vian popolon, por satigi ilian apetiton, Vi preparis manĝon de stranga gusto, el koturnoj, 3 por ke tiuj, dezirante manĝaĵon, pro la malbeleco de la proponataj bestoj perdu eĉ la normalan apetiton, kaj ili mem, mallongan tempon malsatinte, gustumu eĉ strangan frandaĵon. 4 Ĉar tiuj, kiuj regis kiel tiranoj, devis sperti senindulgan mankon, sed la aliaj devis nur ekscii, kiamaniere iliaj malamikoj estis turmentataj.

5 Ĉar kiam la terura furiozo de bestoj atakis ilin kaj ili pereis pro la mordoj de tordiĝantaj serpentoj, Via kolero ne daŭris ĝis la fino; 6 sed cele admonon ili estas iom da tempo ĝenataj, havante signon de saviĝo por memorigi ilin pri la ordono de Via leĝo. 7 Ĉar tiu, kiu turniĝis al ĝi, estis savita ne de tio, kion li vidis, sed de Vi, la savanto de ĉiuj. 8 Kaj ankaŭ en ĉi tio Vi persvadis niajn malamikojn, ke Vi estas Tiu, kiu savas el ĉia malbono; 9 ĉar tiujn la mordoj de lokustoj kaj muŝoj mortigis, kaj ne troviĝis sanigilo por ilia vivo, ĉar ili meritis tiamaniere esti punitaj, 10 sed Viajn filojn eĉ la dentoj de venenaj serpentoj ne venkis, ĉar Via kompato venis defendi ilin kaj resanigis ilin. 11 Ĉar ili estis pikataj por ke ili memoru Viajn orakolojn, kaj ili estis rapide savitaj por ke ili ne falu en profundan forgeson kaj ne estu senigitaj je Via bonfarado. 12 Ja, nek herbo nek kataplasmo sanigis ilin, sed, ho Sinjoro, Via vorto, kiu sanigas ĉion. 13 Ĉar Vi havas aŭtoritaton super vivo kaj morto, kaj kondukas ĝis la pordegoj de Hadeso kaj reportas supren; 14 ĉar homo en sia malvirto mortigas, kaj li ne revenigas la spiriton unu fojon elirintan nek liberigas la ricevitan animon.

15 Estas neeble eskapi de Via mano. 16 Ĉar malpiuloj, neante, ke ili konas Vin, estis skurĝitaj per la forto de Via brako, persekutate de strangaj pluvoj, hajloj, kaj senindulgaj duŝoj, kaj konsumate de fajro. 17 Ja, kio estis la plej stranga afero, en la akvo, kiu ĉion estingas, la fajro pli multe brulis; ĉar la naturo batalas por la justuloj. 18 Unu fojon la flamo estis mildigita, por ke ĝi ne bruligu la bestojn senditajn kontraŭ la malpiuloj, sed ke tiuj vidante komprenu, ke ili estas ĉasataj de la juĝo de Dio. 19 Alian fojon ĝi ekflamas eĉ meze de la akvo pli intense ol kutime, por detrui la produktojn de maljusta tero. 20 Anstataŭe, Vi nutris Vian popolon per manĝaĵo de anĝeloj, kaj provizis ilin el la ĉielo per tuja pano ne bezonanta laboron, sed kiu havis ĉiun plezuron kaj konformis al ĉies gusto. 21 Ĉar Via substanco montris sian dolĉecon al Viaj infanoj, kaj servante la deziron de la manĝanto, ŝanĝiĝis en tion, kion oni deziris. 22 Sed neĝo kaj glacio eltenis la fajron kaj ne fandiĝis, por ke oni sciu, ke la rikoltojn de iliaj malamikoj detruas fajro brulanta inter la hajleroj kaj ekbrilanta en la pluvo, 23 kaj plue, ke la sama fajro forgesis sian propran potencon, por ke la justuloj estu nutrataj. 24 Ĉar la tuta kreitaĵaro, servante al Vi, kiu faris ĝin, streĉas sin kontraŭ la maljustuloj por puni ilin, kaj malstreĉiĝas por bonfari al tiuj, kiuj fidas al Vi. 25 Pro tio ankaŭ tiam ŝanĝiĝante ĉiamaniere, ĝi servis al Via ĉionutranta dono laŭ la volo de la bezonantoj, 26 por ke Viaj amataj filoj, ho Sinjoro, eksciu, ke ne kreskintaj fruktoj nutras la homon, sed ke Via vorto konservas tiujn, kiuj fidas je Vi. 27 Ĉar kio ne estis detruita per la fajro, tio forfandiĝis, kiam ĝi estis tutsimple varmigata per malforta sunradio, 28 por ke estu sciate, ke necesas anticipi la sunon por dankesprimi al Vi, kaj aperi antaŭ Vi je la sunleviĝo; 29 ĉar la espero de sendankuloj forfandiĝos kiel vintra prujno kaj forfluos kiel senutila akvo.

<<    Ĉapitro: 16    >>



supren al la komenco de la paĝo