Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Saĝeco


<<    Ĉapitro: 17    >>


1 Grandaj estas Viaj juĝoj kaj ne facile klarigeblaj: tial erarvagis neinstruitaj animoj. 2 Ĉar supozante, ke ili povas tirani sanktan nacion, senleĝaj homoj, malliberuloj de mallumo kaj katenitaj de longa nokto, kuŝis sub siaj tegmentoj, ekzilitoj el la eterna providenco. 3 Pensante, ke iliaj sekretaj pekoj restos ĉiam kaŝitaj sub senluma vualo de forgeso, ili estis dispelitaj, terure timigite kaj konsternite de fantomoj. 4 Ĉar eĉ la angulo, kie ili kaŭris, ne konservis ilin kontraŭ timo, kaj eĥoj konsternantaj ilin bruis ĉirkaŭe kaj mornaj fantomoj aperis kun senridetaj vizaĝoj. 5 Neniu fajra potenco kapablis tralumi, nek la brilaj flamoj de la steloj kuraĝis lumigi tiun hororigan nokton. 6 Aperis al ili nur spontana timiga fajro, sed terurite ili opiniis tion, kion tiam ili vidis, pli malbona ol la nevidata sceno. 7 Sed la ruzoj de magia arto malsukcesis kaj la pruvo, ke ilia lerteco estas nur fanfaronado multe humiligis ilin; 8 ĉar kiuj promesis forpeli timojn kaj konsternon el malsana animo, tiuj malsaniĝis je timo ridinda. 9 Eĉ se nenio konsterna timigis ilin, unu fojon terurite de la pasado de fibestoj kaj la siblado de rampuloj, ili pereis tremante kaj rifuzante rigardi la nenie eviteblan aeron. 10 Malvirto ja estas kondamnita de sia propra atesto kiel io senkuraĝa, kaj, premate de la konscienco, ĉiam antaŭvidas malagrablaĵojn; 11 ĉar timo estas nenio alia ol la forlaso de helpo, kiun donas la racio, 12 sed kiam la interna espero estas malpli granda, oni taksas la nescion kiel pli malbonan ol la kaŭzo de la turmento. 13 Sed dum tiu vere senpova nokto, kiu venis el la profundoj de senpova Hadeso, ili, dormante la saman dormon, 14 jen estis turmentataj de monstraj fantomoj, jen paralizataj per la perfido de la animo; ĉar timo subita kaj neatendita atakis ilin. 15 Poste do, kiu ajn tie falis, estis enfermita kaj tenata en malliberejo ne el fero; 16 ĉar ĉu li estis farmisto, ĉu paŝtisto, ĉu laboristo en nekultivita loko, li estis atingita kaj devis toleri la neeviteblan neceson, ĉar per unu sama kateno de mallumo ĉiuj estis ligitaj. 17 Se estis siblanta vento aŭ la melodia sono de birdoj ĉirkaŭ la densfoliaj branĉoj aŭ la ritma bruo de akvo forte fluanta aŭ la raŭka krako de malsuprenruliĝantaj rokoj 18 aŭ la nevidata kurado de saltantaj bestoj aŭ la voĉo de la plej sovaĝaj bestoj hurlantaj aŭ la eĥo resonanta el kavaĵo de la montoj, ĝi paralizis ilin pro timego. 19 Ĉar la tuta mondo brilis per klara lumo kaj estis okupita pri siaj laboroj sen ia malhelpo; 20 nur super ili etendiĝis peza nokto, imago de la mallumo, kiu devis ricevi ilin; sed al si mem ili estis pli pezaj ol la mallumo.

<<    Ĉapitro: 17    >>



supren al la komenco de la paĝo